faldi

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

Verbo[redakti]

Signifoj
[redakti]

  1. duoble aŭ pluroble fleksi tukon, paperon kaj ĝenerale ion ajn maldikan aŭ ion artikigitan, almetante unu sur alian la diversajn fleksitaĵojn

Ekzemploj[redakti]

  • Ŝi faldis la leteron kaj enmetis ĝin en la koverton.
  • Ĉiuj vestoj estas zorge falditaj en mia ŝranko.
  • Necesas gladi la jupon por forigi la faldojn.
  • Paperfaldado estas arto por elfari diversajn ludilojn.
  • La seĝo estas faldebla, do vi povas faldi ĝin kaj meti sub la liton.
  • Ŝi aĉetis faldumitan jupon.
  • La patro malfaldis la gazeton por tralegi ĝin.
  • Antaŭ ol lavi la telerojn mi refaldis la manikojn ĝis la kubutoj.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
  • Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „faldi“.