ebria
El Vikivortaro
[redakti] Esperanto
[redakti] Adjektivo
ebria
| Ununombro | Multenombro | |
|---|---|---|
| Nominativo | ebria | ebriaj |
| Akuzativo | ebrian | ebriajn |
- Trinkinta tiom da alkoholaĵoj, ke la cerbo kaj muskoloj ne plu normale funkcias.
- Ŝia edzo denove revenis hejmen ebria.
- Li saltas gracie, kiel urso ebria.
- Vera opinio montriĝas en ebrio.
- Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam.
- Ne miksu ebriigaĵojn!
- Ili ebriiĝis antaŭ noktomezo.
- Por ebriulo ne ekzistas danĝero.
- Mi verŝis akvon sur lin por ke li malebriiĝu.
- Konfuzata de pasio aŭ granda emocio.
- Ni ĉiuj estis ebriaj de feliĉo.
- Sukceso ebriigis lin.