bori

El Vikivortaro
Vikipedio enhavas artikolon pri: Borpinto

Esperanto[redakti]

 Verbo[redakti]

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo boris boras boros
Adjektiva aktiva participo borinta boranta boronta
Adjektiva pasiva participo borita borata borota
Substantiva aktiva participo borinto boranto boronto
Substantiva pasiva participo borito borato boroto
Adverba aktiva participo borinte borante boronte
Adverba pasiva participo borite borate borote
Moduso
Infinitivo bori
Volativo boru
Kondicionalo borus
Vorterseparo
bor + i

Signifoj
[redakti]

  1. fari tratruon (ofte cilindran) per pinta (ofte rotacianta) ilo
    La patro boris truon en la barilo.
    Guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras.
    Ĉi tiu boraĵo ne plu bezonatas.
    Mi ne povis ekdormi pro boranta doloro.
    Oni traboris la monton kaj faris tunelon.
    Aĉetu la borilojn por boraparato.
    Ni ne povas uzi ĉi tiun lignon, ĉar ĝi estas vermborita.
    Kunmetaĵoj: borpinto, bormaŝino

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
  • Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „bori“.