blufi

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

 Verbo, (netransitiva)[redakti]

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo blufis blufas blufos
Adjektiva aktiva participo blufinta blufanta blufonta
Adjektiva pasiva participo blufita blufata blufota
Substantiva aktiva participo blufinto blufanto blufonto
Substantiva pasiva participo blufito blufato blufoto
Adverba aktiva participo blufinte blufante blufonte
Adverba pasiva participo blufite blufate blufote
Moduso
Infinitivo blufi
Volativo blufu
Kondicionalo blufus
Vorterseparo
bluf/i[1]

Signifoj
[redakti]

[1] ♠ ludoj en pokero, kredigi al la kontraŭulo, ke oni havas superajn kartojn, por instigi lin rezigni la ludmonon
[2] figursenca fanfaroni por trompi
Derivaĵoj
blufo. Ago de iu blufanta: ĉio estas nur blufo[2]
Samsencaĵoj
☞ blago, bombasto, mistifiko. ➞ polvo.
Ekzemploj
[1] Tio unuavide kelkfoje iom ĝenas la t.n. “tujan kompreneblecon”, per kiu kelkaj pseŭdosciencaj fabrikantoj de novaj projektoj blufas personojn jam parolantajn plurajn okcidenteŭropajn lingvojn, sed ĝuste tio donas al la lingvo plian facilecon kaj ankaŭ multe pli grandan, veran kaj realan internaciecon: ne kompreneble, el vidpunkto de difinita grupeto da nacioj kaj de iliaj intelektaj satelitoj, sed el tiu de ĉiuj nacioj kaj etnaj grupoj.[3]
[2] Ne timu lian minacon, li nur blufas.
Frazaĵoj
[1] blufi personojn

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
Vikipedio enhavas artikolon pri: Blufi
Fontoj kaj citaĵoj
  1. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  2. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  3. RETORIKO de D-ro IVO LAPENNA (voĉlegita de Luis Jorge Santos-Morales).