atesti

El Vikivortaro
Iri al: navigado, serĉi

Esperanto [redakti]

atest+i

Verbo [redakti]

atesti

Tempo Vortformo Aktiva
participo
Pasiva
participo
Nuna atestas atestanta atestata
Pasinta atestis atestinta atestita
Venonta atestos atestonta atestota
Kondicionala atestus
Imperativo atestu
  1. Certigi, garantii fakton vera el sia propra sperto.
    Li povas atesti la subskribon de la kontrakto.
  2. Antaŭ tribunalo konfirmi aŭ malkonfirmi aserton aŭ fakton kiel vidinto aŭ aŭdinto.
    Mi atestas, ke la akuzito estis en tiu loko.
    Ni pruvos vian krimon per atestaĵoj.
    Ne estas eĉ unu atestanto, kiu povus konfirmi, ke mi tion faris.
  3. Esti la signo, la pruvo de io.
    Ŝia hezito atestas, ke ŝi mensogas.
    Griza barbo saĝon ne atestas.
    Unua atesto estas la vesto.
    Mi havas atestilon de trapaso de la universitato.
    Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto.
    Mi bezonas pagateston por pruvi, ke mi aĉetis la aŭton.

Wiktprintable without text.svg Tradukoj [redakti]


Fontoj

Revo.png atesti