Vikivortaro:Redakta subportalo
El Vikivortaro
Enhavo |
[redakti] Informo pri Kategorioj
Ĉiu vorto enhavu kategorion laŭ siaj radikoj. Ekzemple, "abelo" havu kategorion nomata "Kategorio:Radiko abel'", kaj la vorto "verŝajne" havu du tiajn kategoriojn, "Kategorio:Radiko ver'" kaj "Kategorio:Radiko ŝajn'". Tiaj kategorioj estu en aliaj kategorioj laŭ ilia deveno, ekz. se ili estas radikoj de la naŭa oficiala aldono, ili estu en la kategorio "Kategorio:Radikoj de la 9-a Oficiala Aldono". Fundamentaj radikoj havu la kategorion "Kategorio:Fundamentaj radikoj". Neologismaj (neoficialaj) vortoj havu la kategorion "Kategorio:Neologismaj radikoj".
Tiu sistemo estas utila por uzantoj kiuj volas lerni pri la fundamenteco de vortoj aŭ pri ilia deveno. Ĝi estas aparte utila por tiuj homoj kiuj subtenas la ideon de "La Bona Lingvo" kaj preferas uzi vortojn kun fundamentaj radikoj, skemisme faritaj, ol neologismajn vortojn. Eb.eric 15:48, 26. Aŭg 2008 (UTC)
[redakti] Ideoj
Kiel aranĝi tiun ĉi vortaron?
Jen ekzemplo diskutinda:
Mi kreis la kapvorton integri (kun derivaĵoj kiel kapvortoj),
1. por fari, male al ReVo, la ag-vorton integri baza signifo de la radiko integr. Ŝajnas al mi klare ke ni devos diskuti pri tio - kaj pri kiel fari en similaj kazoj -, eble ankaŭ en ReVo;
2. por vidi kiel ni povas procedi por aranĝi la diversajn derivaĵojn de la baza kapvorto. Ankaŭ - kaj ĉefe - pri tio ni devas diskuti:
Estas ja du eblecoj:
a) meti ilin ĉiujn sur la saman paĝon de la baza kapvorto kaj krei nur ligojn al tiu por la aliaj vortoj, do:
integri kun difinoj kaj ekzemploj,
integriĝi
integriĝo
integriteco
integra
integre
integro
integreco
kaj simile, ĉiu kun siaj difinoj kaj ekzemploj (kaj tradukoj), dum la unuopaj vortoj simple resendas al tiu paĝo, kiel en vikipedio; kaj
b) fari el ĉiu vorto apartan kapvorton kun difinoj kaj ekzemploj kun, krome, resendoj al ĉiuj aliaj (tiel mi faris en mia ekz-o pri integr-).
La solvo a) estus pli ekonomia por redaktado kaj verŝajne ankaŭ por la konsultanto, se ni povus preterlasi la alilingvajn tradukojn, kiuj devas ja esti la ekvivalentoj de la preciza vorto; la solvo b) estas pli respektema al la egalvaloreco de la vortoj. La skemo de ReVo ŝajnas al mi plej bona solvo, sed tiu estas verŝajne ne simple farebla en la vikia mondo (aŭ ĉu iu havas solvon por tio?).
Certe iuj diros ke multaj el tiuj vortoj ne bezonas havi apartan traktadon, ekz-e "integre" ne bezonus apartan difinon, sed estu subkomprenata sub integra kaj havu ekz-e tie sian ekz-on. Sed: la E-a vortfarado estas ja nur memorhelpo, ne multe pli: ĝiaj konkretigĝoj havas ĉiam PLI AU MALPLI apartajn signifojn (plej klara ekz-o estas la kunmetaĵoj kun -ar: homo - homaro - homaro ne estas simple 'aro da homoj' -, kaj ĉiukaze necesas por ĉiuj vortoj almenaŭ ekz-oj.
Mi konsideras Vikivortaron kiel eblecon starigi iom post iom LA grandan E-an vortaron, kaj mi vidas en la difinoj kaj ekzemploj prioritaton antaŭ la tradukoj.
Mi ĵus aldonis vicon da vortoj kun la radiko respondec-, kun ligo al respondeco en Vikipedio.
Do, kiel fari?
Vilhelmo Lutermano, la 30-an de novembro 2007.
[redakti] Nova projekto
Jen estas nova projekto. Eb.eric 15:35, 2. Jun 2008 (UTC)
[redakti] Bot policy
Hello. To facilitate steward granting of bot access, I suggest implementing the standard bot policy on this wiki. This will involve creating a redirect to Vikivortaro:Robotoj from Project:Bot policy, and adding a line at the top noting that it is used here. In particular, this policy allows automatic acceptance of known interlanguage linking bots (if this page says that is acceptable), which form the vast majority of such requests.
Please read the text at m:Bot policy before commenting. If you object, please say so; it will be implemented in one week if there is no objection, since it is particularly written to streamline bot requests on wikis with little or no community interested in bot access requests. Malafaya 16:29, 1. Jul 2008 (UTC)
- Implemented. Malafaya 18:42, 18. Jul 2008 (UTC)