Diskuto:integri

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivortaro

Mi kreis tiun kapvorton (kun derivaĵoj kiel kapvortoj), 1-a por fari, male al ReVo, la ag-vorton integri baza signifo de la radiko integr. Ŝajnas al mi klare ke ni devos diskuti pri tio, eble ankaŭ en ReVo;

2. por vidi kiel ni povas procedi por aranĝi la diversajn derivaĵojn de la baza kapvorto. Ankaŭ pri tio ni devas diskuti: Estas ja du eblecoj: a) meti ilin ĉiujn sur la saman paĝon de la baza kapvorto kaj krei nur ligojn al tiu por la aliaj vortoj, do: integri kun difinoj kaj ekzemploj,

integriĝi

integriĝo

integriteco

integra

integre

integro

integreco

kaj simile, ĉiu kun siaj difinoj kaj ekzemploj (kaj tradukoj), dum la unuopaj vortoj simple resendas al tiu paĝo, kiel en vikipedio; kaj

b) fari el ĉiu vorto apartan kapvorton kun difinoj kaj ekzemploj kun, krome, resendoj al ĉiuj aliaj.

La solvo a) estus pli ekonomia por redaktado kaj verŝajne ankaŭ por la konsultanto, se ni povus preterlasi la alilingvajn tradukojn, kiuj devus ja esti la ekvivalentoj de la preciza vorto; la solvo b) estas pli respektema al la egalvaloreco de la vortoj. La skemo de ReVo ŝajnas al mi plej bona solvo, sed tiu estas verŝajne ne simple farebla en la vikia mondo.

Certe iuj diros ke multaj el tiuj vortoj ne bezonas havi apartan traktadon, ekz-e "integre" ne bezonus apartan difinon, sed estu subkomprenata sub integra kaj havu ekz-e tie sian ekz-on. Sed: la E-a vortfarado estas ja nur memorhelpo, ne multe pli: ghiaj konkretighoj estas chiam PLI AU MALPLI apartaj (plej klara ekz-o estas homo - homaro, kaj ĉiukaze necesas por ĉiuj vortoj almenaŭ ekz-oj.

Mi konsideras Vikivortaron kiel eblecon starigi iom post iom LA grandan E-an vortaron, kaj mi vidas en la difinoj kaj ekzemploj prioritaton antaŭ la tradukoj.

Do, kiel fari?

Vilhelmo Lutermano, la 30-an de novembro 2007.