ĉikani

El Vikivortaro
Iri al: navigado, serĉi

Enhavo

Esperanto [redakti]

Preferences-desktop-font.svg Formo [redakti]

Tempo Vortformo Aktiva
participo
Pasiva
participo
Nuna ĉikanas ĉikananta ĉikanata
Pasinta ĉikanis ĉikaninta ĉikanita
Venonta ĉikanos ĉikanonta ĉikanota
Kondicionala ĉikanus
Imperativo ĉikanu

Verbo: ĉikan + i.


Bildo senco en vikivortaro.svg Signifo [redakti]

  1. Intence fari al iu malpravajn ĝenojn, malagrablaĵojn, malhelpojn:
    Mia najbaro ĉiam ĉikanas min.
    Min lacigis la senfinaj ĉikanoj de tiu fiulo.
    Neniu ŝatas ĉikanantojn.
    Bone eduku viajn infanojn por ke ili ne estu ĉikanemaj.
  2. Tro subtile kritikaĉi, pedante disputadi:
    La advokato ĉikanis la evidentan akuzon.
    Viaj ĉikanoj ne helpis, ĉar vi estis malprava.


Wiktprintable without text.svg Tradukoj [redakti]