Saltu al enhavo

vico

El Vikivortaro
(Alidirektita el vic-)
Vikipedio enhavas artikolon pri: Vico

vic + o

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo vico vicoj
Akuzativo vicon vicojn
  1. Serio de objektoj aŭ estaĵoj, aranĝitaj en linio, unu apud aŭ post alia.
    Mi sidis en la unua vico de seĝoj en teatro.
    Ĉiuj dometoj troviĝis vice unuj post la aliaj.
    Antaŭ la konkurado oni vicigis la konkurantojn.
    Ĉi tiu preĝejo enviciĝas inter la plej grandaj konstruaĵoj de la mondo.
    La ponteto estas tre malgranda, pro tio ni trapasis ĝin unuvice.
    Ĉe la pordo de la kuracisto estis longa atendovico.
  2. Longa serio da okazaĵoj aŭ momentoj, sin sekvantaj en la tempo.
    Pasis vico da jaroj de nia lasta renkontiĝo.
  3. En serio da alternaj movoj aŭ agoj, momento, en kiu ĉiu el ili plenumiĝas.
    Nun estas via vico paroli.
    Antaŭ ĉio zorgu oficon, - plezuro atendos sian vicon.
    Li rakontis ĉion laŭvice.
    La lasta teamano ekparolis siavice.
  4. (kiel pseŭdo-vortero) Dua en vico, en hierarĥio, inter registoj
    vicprezidento, vicambasadoro

Tradukoj

[redakti]
Referencoj kaj literaturo