finiĝi

El Vikivortaro

finiĝi 1 Ĉesi: kiam finiĝis tiu jaroX; nun finiĝas mia klerecoZ; kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝosZ; finiĝanta vivo, ceremonio, epoko, eklipso. ☞ agonii, morti, pasi, velki, estingiĝi, ruiniĝi. 2 (+ per) (pp daŭra ago) Havi kiel lastan parton: per tio ne finiĝas ankoraŭ la fleksebleco de la lingvoZ; la unua kunsido finiĝis per la E-a himno; k eĉ l’ eterna statutbatal’ finiĝas per la plej harmonia bal’Ŝ; la entrepreno finiĝos per pura fiasko. 3 (+ per) (pp objekto, spacaĵo ks) Havi kiel ekstreman parton: ŝi ne havis piedojn, la korpo finiĝis per fiŝa vostoZ; prepozicio, kiu finiĝas per vokaloZ.

Ekzemploj
[1] Fine, bv. korekti: "La kunveno finis je la... (horo), por: "La kunveno finiĝis je la... "
Derivaĵoj
Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.

finiĝo

1 Alveno al la fino: ĉe la finiĝo de tiel longa vojaĝo; la finiĝo de la mondoZ (kiam ĉio vivanta mortos). 2 = finaĵo.