elĉerpi

El Vikivortaro

1 Tute elpreni likvon el ujo: elĉerpi la provizitan vinon; ili elĉerpis ĝis la lasta guto de akvo; (analoge) li elĉerpis la favoron de la mastro. 2 Tute malplenigi, uzante la entenataĵon: elĉerpi ies kelon, barelon da biero; elĉerpi fonton de nafto; ĉu la donacoj povis elĉerpi la trezorejon de mia patro?B; post tri jaroj ili retrovas la teron elĉerpitaB. 3 Ĝisfine eluzi, tute konsumi: elĉerpi sian monon; elĉerpi la programon de la festo; elĉerpita eldono de libro; (f) elĉerpi la temojn de parolado, ĉiujn eblojn de solvo; mia pacienco estas tute elĉerpitaZ; la ĝis nun ankoraŭ ne tute elĉerpita energio de la voloZ. ☞ elsekigi, elsuĉi.