ĉirkaŭ

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

 Prepozicio,  Adverbo[redakti]

Prononco
  • IFA ˈt͡ʃirkaw 
  • Sono :(lingvo -eo-)
    (dosiero)
Vorterseparo
ĉirkaŭ

Signifoj
[redakti]

  1. (loka signifo, prepozicio) ĉiuflanke de (iu objekto aŭ loko)
    Ni promenis ĉirkaŭ la lago.
    Mi metis izolaĵon ĉirkaŭ la tubojn.
    Rimarkoj: Vortospeco estas sendube prepozicio. Akuzativo povas sekvi se temas pri direkto aŭ translokiĝo.
  2. (tempa signifo, proksimumeco, prepozicio) je proksimume (iu tempopunkto)
    Mi ricevis la mesaĝon ĉirkaŭ la vespero.
    Rimarkoj: Vortospeco estas sendube prepozicio. Akuzativo ne povas sekvi.
  3. (kvanta signifo pri nuda nombro, tempo, aŭ alia grando, prepozicio aŭ adverbo) proksimume
    Kvadrata radiko de 1'000 estas ĉirkaŭ 32.
    Mi posedas ĉirkaŭ 100 librojn.
    Unu litro da akvo havas mason je ĉirkaŭ unu kilogramo.
    Estis ĉirkaŭ la sepa horo de vespero, kaj la juĝisto sin preparis eliri. [1]
    Rimarkoj: Vortospeco estas dubinda, eble prepozicio, eble adverbo. Akuzativo povas sekvi se temas pri objekto de transitiva verbo.
Derivaĵoj
ĉirkaŭe
ĉirkaŭaĵo
ĉirkaŭigi

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
Fontoj kaj citaĵoj
  1. L. L. ZAMENHOF. Nur unu vorton!.