vizaĝo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Esperanto[redakti]
Substantivo[redakti]
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | vizaĝo | vizaĝoj |
Akuzativo | vizaĝon | vizaĝojn |
![]() | Vorterseparo |

Signifoj
[redakti]

- [1] antaŭa parto de kapo kun buŝo, nazo, okuloj: senhara faltoplena vizaĝo; ŝi lavis la vizaĝon de la mortinto[1]; trafi per la vizaĝo en la koton[2] (pf); montri sian vizaĝon en ĉiuj kafejoj de la urbo; batali kun la suno, la vento en la vizaĝon; trafi per la parolo rekte en la vizaĝon[3]; mokadi iun ĝuste en la vizaĝon[4]; virojn mi serĉas, kiuj rigardas al la morto en la vizaĝon[5]; la Eternulo paroladis kun Moseo vizaĝo kontraŭ vizaĝo[6]; (f) la vizaĝo de la tero[7]. ☞ facio.
- [2] Esprimo de tiu korpoparto: nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo[8]; se en kor’ io sidas, la vizaĝo perfidas[9]; bela vizaĝo estas duono da (de) doto[10]; ne havu tian malluman vizaĝon![11]; ridanta, larma, senhonta vizaĝo[12]; la severa vizaĝo distingiĝis per nepriskribebla doloroB; (analoge) perdi la vizaĝon (humiligite, perdi sian krediton, prestiĝon); (f) malgranda drinkejo montris sian afablan vizaĝon al la vojaĝanto[13]. ☞ fizionomio, mieno, trajtoj.
![]() | Samsencaĵoj |
- [1] humore: malpugo
![]() | Kontraŭvortoj |
- [1] pugo
![]() | Supernocioj |
- [1] korpo
![]() | Subnocioj |
- [1] okulo, buŝo
![]() | Ekzemploj |
- [1]
![]() | Derivaĵoj |
- vizaĝa. Rilata al la vizaĝo: vizaĝaj masaĝoj (➞ senfaltigi).
- vizaĝaĉo. Malbela, krude triviala vizaĝo.
- vizaĝeto. Infana vizaĝo: kian ĉarman vizaĝeton havis la filino!Z.
- duvizaĝa
- 1 Havanta du vizaĝojn: la duvizaĝa Jano; (f) la urbeto estis duvizaĝa, kamparana k industria.
- 2 (iu) Nesincera, perfida: duvizaĝa spiono.
![]() | Vidu ankaŭ |
- [1] mimiko

Tradukoj
[redakti]

|
|
![]() | Referencoj kaj literaturo |
![]() | Fontoj kaj citaĵoj |
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la Hebrea Biblio (Malnova Testamento) laŭ la Londona Biblio.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.