turo

El Vikivortaro
Iri al: navigado, serĉi
  • tur/o

1 🏠 Konstruaĵo, kies alteco estas granda rilate al la du aliaj dimensioj: la turoj de preĝejo, la klinita turo de Pizo, la Pariza Ejfelturo, la turo de la urbodomo; ni konstruu al ni urbon k turon, kies supro atingos la ĉielonX (☞ zigurato). ☞ pilono 2.

2 ⚔ Tia konstruaĵo, ronda aŭ kvadrata kiel parto de fortikaĵo aŭ remparo: la turo de David, kiu estas konstruita kiel armiltenejoX; en Florenco, ĉiu nobelo volis fortikigi sian domon per turo; (f) stari por ili kiel muro k turoZ.

3 ⛷ Alta platformo, por la plonĝoj sportaj.

4 ♠ Ŝakfiguro, en formo de turo, kiu moviĝas laŭ vertikaloj aŭ horizontaloj.

tureto 1 🏠 Malgranda turo ofte korbela en kastelo ktp.

2 ⚔ Ronda turnebla ŝtalŝirmejo, kiu entenas kanonojn de ŝipo, fortreso k.a..

ĉefturo. Tre-dika turo de kastelo, planita kiel la lasta defendejo.

akvoturo. Urba turo, subtenanta grandan rezervujon de akvo.

Babelturo ב La legenda turo, dum kies konstruado la homoj ne povis plu interkompreniĝi pro lingva diverseco.

domturo. Moderna domego, kun 10 ĝis 20 etaĝoj, planita kiel vivunuo meze de ĝardenoj. ☞ nubskrapulo.

gvat(o)turo. turo, en urbo aŭ en kastelo, kie en Mezepoko deĵoris gvatisto.

  • lumturo

1 turo kun lumaparato ĵetanta malproksimen lumajn radiojn, por montri la vojon al ŝipoj, aviadiloj kc: la lumturo de Rothesand estas preterveturitaZ.

2 (f) Gvidanto, gvidilo: la januaran numeron de la «Meksika Lumturo»` mi ricevis kun plezuroZ; li estis la lumturo de sia epoko.

pulvoturo Vd pulvo.

sonorilturoZ. Belfrido. ☞ minareto, spajro.


Tur/o. Francia urbo, ĉe Luaro (0°41’E, 47°23’N). Turlando. Regiono ĉirkaŭ Turo, kun multaj kasteloj, vinberejoj k fruktoĝardenoj.

Nuvola filesystems www.png Tradukoj[redakti]