trabo

El Vikivortaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Esperanto[redakti]

Esperanto star.svg Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.

Open book 01.svg Substantivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo trabo traboj
Akuzativo trabon trabojn
Hyph.pngVorterseparo
trab/o

Flag of Esperanto.svgSignifoj
[redakti]

[1] Longa, dika, ortangul-sekca peco de arbo laŭlonge segita, ĝenerale servanta kiel elemento de ĉarpentaĵo: la traboj de nia domo estas cedraĵ; la sonoriloj pendas inter du traboj, ekstere k libereZ; la verdaĵo de la balkono sovaĝe pendis ĉirkaŭ la falantaj traboj[1] (de ruiniĝanta domo); morgaŭ pendos ni ĉe l’ trabo[2] (de l’ pendumilo); meti trabojn sur la vojon[3] (pf); alie oni estas kulpa pri tio, ke la traboj de la pene konstruata domo falas al iu sur la kaponB; (f) en fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas[4](ne rimarkas niajn difektojn). ☞ dilo, patno, solivo.
2 Samuza peco el metalo, betono, lignodevena materialo k.a.: armita trabo, profiltrabo.
3. Plugiltrabo.
4 ⛨ heraldiko Figuro en formo de horizontala larĝa strio en la mezo de blazonŝildo.
5 ▦ teksindustrio kaj vestoj Peco de teksmaŝino; Ŝablono:Vd Vd glitotrabo, rultrabo 2.
Wikiquote-logo.svgEkzemploj
[1] Ĝi estis domo kun altaj tegmentoj el traboj, freska kahelplanko kaj kalkmuroj.
Bildo sinonimo en vikivortaro.svgSamsencaĵoj
[1]
Parencaj vortoj en vikivortaro.svgParencaĵoj
[1]
Dialog ballons icon.svgFrazaĵoj
[1]
Nuvola apps tree.svgDerivaĵoj
traba
1 Propra al trabo: traba pezoforto, portoforto.
2 Farita el traboj: la cikonio havis somerloĝejon sur unu traba domoZ. ➞ ŝtipo.
trabaĵo, trabaro. Kunaĵo el traboj, formanta ĉarpentaĵon: (ĉarlatana) kuracisto, kiu kun sia arlekeno k simio staris sur alta trabaĵoZ.
trabeto. Malgranda, maldika trabo: transversa trabeto (orta al la longakso de ponto).
trabizi. Provizi per traboj (ekz. minan galerion).
trabumita ⛨ heraldikoDividita plurfoje per horizontalaj linioj.
antaŭtrabaĵo = skafaldo.
ĉeftrabo. La trabo, kiu portas la ĉefan parton de konstruaĵo k de kiu dependas la ceteraj: la ĉeftrabo de domo, de ponto.
apogtrabo. trabo, oblikve metita kontraŭ muro, por provizore malhelpi ĝian disfalon. ☞ stego.
bartrabo. trabo, uzata por malhelpi trairon: prunelarbo baris al ili la vojon, kiel bartraboZ.
firstotrabo = firstopatno.
glitotrabo ▦ teksindustrio kaj vestoj trabeto, sur kiu glitas la varpo por transiri en horizontalan direkton.
latistrabo. Metala trabo el latiso.
plugiltrabo 🌾 terkulturo Longa ligna aŭ fera peco, al kiu fiksiĝas la soko k aliaj pecoj de la plugilo. Sin. trabo 3.
profiltrabo. Ŝtaltrabo, profilita en formo de I, L, T aŭ U. ☞ relo.
rultraboZ
1 🌾 terkulturo Kultura ilo, en formo de peza cilindro, por dispremi la terbulojn.
2 ▦ teksindustrio kaj vestoj Cilindro de la teksmaŝino, sur kiu oni muntas la varpon.

Globe of letters.svgTradukoj
[redakti]

Book Hexagonal Icon.svgReferencoj kaj literaturo
Icon river source.svgFontoj kaj citaĵoj
  1. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  2. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  3. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  4. El la verkaro de L.L. Zamenhof.