tra-

El Vikivortaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

III- Pref. signifanta: 1 De komenca ĝis fina loko: trahaki, trairi, trakuri, tralasi, trapasi, tratranĉi, traveturi; du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉieloZ; traflugis anĝelo preter oreloZ; larmoj trafluis sur lia vizaĝo; trarigardi muzeon; atentan tralegon mi rekomendas al ĉiuZ. 2 De komenca ĝis fina momento: ili tradormis tie la noktonZ; trababili la lecionhoron; tradanci la nokton; tranokti en iu loko; tralabori la tagon; ĉiu tago, vane trasonĝitaZ; travintriZ; traviviZ; trasurporti mizeronZ. 3 De komenca ĝis fina grado de plenumo; komplete, tutplene: trabruli (forbruli); li tradandis (fordandis) en la vojo la mononZ; tradiboĉi (fordiboĉi) ĉion ĝis lasta ĉemizoZ; mi estas trafrostita (elfrostita); jen ili ĉiuj elfrotiĝos kiel vesto, tineoj ilin tramanĝosZ (formanĝos); lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerniZ. ☞ el, 111, 2.