tapiŝo
Aspekto
| Kazo | Ununombro | Plurnombro |
|---|---|---|
| Nominativo | tapiŝo | tapiŝoj |
| Akuzativo | tapiŝon | tapiŝojn |
| Deveno |
- el la greka vorto " ταπήτιον " → el, siavice diminutivo de la greka vorto " τάπης " → el (= tapiŝo, kovrilo)
| Elparolo |
- IFA: ta'piʃo
| Signifoj |
- dika kaj peza teksaĵo, destinita por kovri muron, plankon, ŝtuparon, aŭ tablon
- kovro por muroj, farita el peza teksaĵo, kun desegnoj
- (figursenca) io alia ol tekstaĵo kio kovras surfacon de io alia
| Ekzemploj |
- Mia tapiŝo estas tre malnova.
- La tabernaklon faru el dek tapiŝoj el tordita bisino... (Eliro 26:1)
- Kaj faru tapiŝojn el kapra lano kiel kovron super la tabernaklo...
| Samsencaĵoj |
| Derivaĵoj |
- orienta tapiŝo (tapiŝo plej ofte nodita devenanta precipe el Azio)
- preĝotapiŝo (tapiŝeto, kiun la Islamanoj uzas por preĝi)
- tapiŝo magia aŭ flugipova (tapiŝo, kiu povas transporti homojn aere)
- skraptapiŝo (tapiŝeto, uzata por skrapi la koton for de la ŝuoj aŭ botoj)
- rultapiŝo (transportilo por personoj aŭ varoj, konsistanta el senfina tapiŝo konstante ruliĝanta ĉirkaŭ cilindroj)
| Tradukoj |
dika teksaĵo destinita por kovri
| Referencoj kaj literaturo |