scivoli

El Vikivortaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

scivoli. Tre deziri scii: mi scivolas, kiu li estas. scivolo. Deziro scii. scivola. Tre ema scii: ŝi fiksis scivolan, penetrantan rigardon sur la vizaĝo de M.Z; ili estis forte scivolajZ. scivole. En scivola maniero: longa nazo, kiu scivole moviĝadis tien k reenZ; ŝi rigardis Martan atente k scivoleZ. scivolemo. Konstanta emo scii. scivolema. Konstante inklina al scio. scivoleco. Deziro sciiĝi: veki per anoncoj la scivolecon de la publikoZ; la scivolecon pri la estintaĵo vi venkos, kiel povosZ; tion mi faras pro scivolecoZ; homoj kuris tien, kien vokis ilin la scivoleco de la penso, la volupto de la koroZ; sole la scivoleco altiris ilin ĉi tienZ.