Saltu al enhavo

sata

El Vikivortaro
Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo sata sataj
Akuzativo satan satajn
Vorterseparo
sat + a

Signifoj

[redakti]
ne manĝobezona, kun kontentigita manĝbezono, manĝinta sufiĉe
sata stomako ne lernas volonte[1];
ke la lup’ estu sata, k la ŝaf’ ne tuŝata[1];
la gepatroj rakontis la historion al sia familio, sed nur tiam, kiam ili ĉiuj estis sataj[1];
sata malsatan ne povas kompreni[1].
kun plene kontentigita deziro
li mortis profundaĝa kaj sata de vivo[1];
li estas sata je volupto, de plezuroj.
Derivaĵoj
  • sate - en sata maniero
nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron[1];
vivi sate kaj glate[1];
kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano[2].
  • sati (ntr) - senti sin sata, esti sata
  • satigi - fari iun sata
la viando satigas pli rapide, ol la legomoj;
kuiriston vaporo ne satigas[1];
promeso ne satigas[1];
satigi siajn instinktojn[3];
la Eternulo satigos vian animon[2].
  • satiĝi - iĝi sata
muso satiĝis, faruno malboniĝis[1];
vi malĉastis kun ili kaj tamen ne satiĝiŝ;
liaj okuloj ne povis satiĝi je la vidado; satiĝinta de la vivo[1].
  • ĝissate - tiel, ke oni plene satiĝu
manĝante panon ĝissate[2].
  • malsata - sentanta manĝobezonon
malsata stomako orelon ne havas[1];
ĉiam troviĝas ankoraŭ unu porcio da fiŝoj por malsata buŝo[1];
malsata kiel lupo[1];
edzin’ admirata—edzo malsata[1];
en malsata familio mankas harmonio[1].
  • malsati - senti sin malsata
estro ne malsatas[1];
juneco petolis, maljuneco malsatos[1];
ĉiu, kiu malsatas, venu k manĝu[1];
ĉi tie malsatanto trovis kovritan tablon[1];
tute jam sata, sed okulo malsatas[1].
  • malsato - bezono manĝi
terura malsato ŝin turmentis[1];
se ni devas atendi […], tiam mia edzino mortos de malsato[1];
li aspektis kiel enkorpigita malsato[1];
malsato plej bone gustigas la manĝon[1];
malsato donas spriton[1];
nun malsato okazis en la lando[2];
en la tempo de la granda malsato sub la reĝo S[1].
  • malsatego - granda ĝenerala malsato.
  • malsatigi - fari iun malsata
la spekulaciantoj pri la greno malsatigis la popolon.
  • malsatiĝi - iĝi malsata
ŝi alvokis ĉiujn malsatiĝintajn paserojn, por ke ili trovu ĉi tie manĝaĵon[1].
  • malsatmorti - morti pro malsato
mallertuloj, defendantaj sin kontraŭ malsatmorto[1].
  • malsatstriko - publika protesto, kiun kaptito, viktimo de maljustaĵo kaj similaj faras, volonte malsatigante sin dum pli-malpli longa tempo.
  • nesatigebla. Tia, ke oni ne povas tiun satigi
nesatigebla faŭko, sciavido.
  • supersatigi. Pli ol normale satigi
la ventkoko estis, kiel oni tion nomas, supersatigita[1].
Deveno
el la germana satt, mez- kaj malvovaltgermana sat, ĝermana *sada-, komparu samsignifan nederlandan zat  nl, gotika saþs, malnovangla sæd (el kiu devenas la angla sad  en, „malgaja“); el la hindĝermana *sat, komparu samsignifan latinan satur  la, kaj la litovan sotus  lt[4]

Tradukoj

[redakti]
Referencoj kaj literaturo
  1. 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 El la verkaro de L.L. Zamenhof
  2. 1 2 3 4 El la Hebrea Biblio (Malnova Testamento) laŭ la Londona Biblio.
  3. El la verkaro de Kazimierz Bein
  4. Etymologisches Wörterbuch der deutschen Sprache. 25., durchgesehene und erweiterte Auflage. Walter de Gruyter, Berlin/Boston ISBN 978-3-11-022364-4, DNB 1012311937