ricevi
Jump to navigation
Jump to search
Esperanto[redakti]
Verbo, transitiva[redakti]
Tempo aŭ modo | Estinta | Estanta | Estonta |
---|---|---|---|
Realfakta | ricevis | ricevas | ricevos |
Adjektiva aktiva participo | ricevinta | ricevanta | ricevonta |
Adjektiva pasiva participo | ricevita | ricevata | ricevota |
Ordona | ricevu | ||
Kondiĉa | ricevus | ||
Ĉiuj aliaj formoj: ricevi (konjugacio) |
![]() | Vorterseparo |
![]() | Signifoj |
- [1] Ekhavi iun ligitan al si per socia aŭ natura rilato: vi ricevos edzon[1]; ci ricevos mian filinon[2]; Pigmaliono ricevis sian Galateon[3]; la teatraĵo traktis pri du geamantoj, al kiuj la sorto ne permesis ricevi sin reciproke[4]; naskiĝis via patrino, poste ŝi ricevis gefratojn[5]; ili estis tre feliĉaj k ricevis multajn infanojn.
- [2] Ekhavi per natura elkreskado: la bebo ricevis sian unuan denton; ricevi barbon; la arboj jam ricevis verdetajn foliojn; el ĉiu milo da semoj, kiujn ni pacience ĵetadis en la teron, apenaŭ unu ricevis radikojn[6]; (analoge) ricevi grizan haron[7], dikegan ventron; mirtelojn ili manĝis, k ricevis tute bluajn buŝon k vangojn[8]; la arbo ricevis la plej belajn kolorojn![9].
- [3] Iĝi posedanto de io per dono, alsendo, aljuĝo ks: ricevi monon de patroB, leteron de amikoB; ricevi la unuan premionZ; ricevi ordenonZ, oficon de pastroZ; ricevi profiton, rabaton, renton de bieno; (f) ricevi laŭdon, saluton, bonan akcepton, sian ĝustan lokon; ricevi komision, ordonon, helpon, sakramenton, viziton; kontraŭ s-ro Cart mi konstante ricevas plendojnZ; en la riĉa domo neniam estis ricevitaj leteroj aŭ sciigo pri la filinoZ; (abs) kiu ne petas, tiu ne ricevasZ.
- 4 Iĝi posedanto de io per interŝanĝo: doni ovon, por ricevi bovonZ; hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevosZ; por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojnZ; kie oni povas ricevi tiun specon de cigaredoj?; jam en Kjöge li volis aĉeti por ŝi oran ringon, sed li tion ne faris, ĉar en Kopenhago oni ja certe ricevos multe pli belanZ; tian efikon havis la ŝmiraĵo, sed oni ankaŭ ne povis ricevi ĝin en apotekoZ.
- 5 Esti tuŝita de io abstrakta, k esti de ĝi iel modifita: ricevi la vivon; de sia promenado li ricevis bonan apetiton; li denove ricevis la konscionZ; teatramanto ofte vizitas la teatron k ricevas baldaŭ teatrajn manierojnZ; la lingvo ricevas de tio grandan faciligonZ; liaj ludoj ricevis tute alian karakteronZ; ricevi fortan impreson, ies influon; la argilo ricevis formon de telero; ni baldaŭ ricevos ŝanĝon de la vetero. ☞ sperti.
- [6] Esti trafita de io malbona: ricevi fortan puŝon, batonZ, vundon[10]; ventrodoloron oni ja ricevas tre facile en ilia aĝo[11]; mi ankaŭ ricevis artriton en unu artiko[12]; ricevi kapdoloron[13]; ricevi muŝon en la cerbon[14] (frenezetiĝi); (abs. pp puno) prave li ricevas![15]; ricevos vulpo por sia kulpo[16]; ricevis bandito laŭ sia merito[17].
- 7 Ⓣ (teknikoj [inkl. mekanikon kaj metalurgion]) Estigi al si per sia propra ago: li lerte kunmetis kelkajn tabulojn k ricevis specon de kofro; el la gudro oni ricevas per distilado multajn derivaĵojn; (f) se ni aldonas la literon «t» ni ricevas vortojn montrajnZ.
- 8 ☇ forkomunikoj (inkl. radioforsonadon, videaĵojn kaj elektrosonsciencon) Esti kapabla selekti difinitajn elektromagnetajn ondojn k transformi ilin en sonondojn: tiu aparato ne ricevas ultrakurtajn ondojn; (analoge) mi facile ricevas Romon, Moskvon; mi ricevas vin malbone.
![]() | Samsencaĵoj |
![]() | Derivaĵoj |
- ricevo. Ago de tiu, kiu ricevas: sciigu al mi la ricevon de mia sendaĵoB; saĝa estas la hundo post ricevo de l’ vundoZ; ricevo k redono de saluto.
- ricevado. Daŭra, longa ricevo: ni certigas la ricevadon de ĉiuj eŭropaj radiostacioj.
- ricevanto
- 1 Tiu, kiu ricevas (kontraste al sendinto, donanto).
- 2 ⚥ Molekulo, al kiu ligiĝas hormono aŭ peranto, el kio rezultas ŝanĝiĝo de la formo de la ricevanto k konsekvence de la ĉela metabolo. ☞ ligato.
- ricevebla. Tia, ke oni povas ĝin ricevi: tiu ĉi eldono ne plu estas ricevebla; riceveblaj stacioj.
- ricevema ⚕ Tia, kia facile ricevas infektajn malsanojn.
- ricevilo ☇ Aparato, kiu ricevas telekomunikajn signalojn (radiotelefoniajn, telegrafajn, radiosignalojn ktp) k reproduktas ilin en sonojn aŭ skribaĵon: galena, kristala, morsa, superheterodina, transistora ricevilo.
- ricevujo Ⓚ Ujo, en kiu oni ricevas distilaĵon.
- radioricevilo. ricevilo funkcianta per elektromagnetaj ondoj.
- send-ricevilo ☇ Aparato ŝaltebla laŭbezone kiel dissendilo aŭ kiel ricevilo.
![]() | Kontraŭvortoj |

Tradukoj
[redakti]

? Referencoj kaj pli da informoj:
Fontoj:
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la Hebrea Biblio (Malnova Testamento) laŭ la Londona Biblio.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
itala[redakti]
Konjugaciita formo[redakti]
![]() | Elparolo |
- IFA:
- Aŭdekzemploj:
[[Dosiero:|noicon|175px]] ([[:Dosiero:|dosiero]])
![]() | Gramatikaj trajtoj |
- 2a persono ununombro nuntempo aktivo de la verbo ricevere