regi

El Vikivortaro
Jump to navigation Jump to search

Esperanto[redakti]

Open book 01.svg Verbo[redakti]

Tempo aŭ modo Estinta Estanta Estonta
Realfakta regis regas regos
Adjektiva aktiva participo reginta reganta regonta
Adjektiva pasiva participo regita regata regota
Ordona regu
Kondiĉa regus
Ĉiuj aliaj formoj: regi (konjugacio)
Hyph.pngVorterseparo
Esperanto star.svg Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.

reg/i

Flag of Esperanto.svgSignifoj
[1] netransitiva Kiel plej supera ĉefo administri la aferojn de regno: post morto de la patro regis kune Atreo k TiestoZ; jen la homo, pri kiu mi diris, ke li regos super mia popoloX; reganta princo. ☞ reĝi.
2 (tr) Direkti kun komanda povo: regi entreprenon, la mastrumadon; li volis fari ŝin reganta sinjorinoZ; la Ligo estas regata de Centra KomitatoZ; tri trustoj regas la diversajn industriojn de la lando; kiam la pastroj estos forpelitaj, la virinaĉoj komencos regi Egipton!B; (f) Fortego, la mondon reganta!Z; mono mondon regasZ. ☞ gvidi, konduki.
3 (ntr) Havi la povon trudi sian volon al la aliaj: regno, kie iam regis mia gentoZ; kruda forto, por kiu ekzistas nur la demando: kiu kie super kiu devas regiZ; historiaj rajtoj, kiuj permesas al unu gento en la lando regi super la aliajZ; ĉar mia patro estas tiu, kiu regas en la gazetoZ; saĝa sklavo regos super filo hontindaX; kie regas virino, malbona estas la finoZ; (f) regi super sia kolero, siaj pasioj; kie regas la forto, tie rajto silentasZ; tiu scienco okupas nun regantan pozicion.
4 (tr) Obeigi, direkti laŭ sia volo: regi ĉevalon; ne plu povi sin regiB; (f) regi sian ekscitonB, sian emocion; malfacile regi la situacion; mistiko regas la spiritojn; la princo, regata de la pasioZ.
5 (ntr) (pp io abstrakta) Iom daŭre k vaste estadi, ĉesigante aliajn sentojn, fenomenojn ks: regis terura bruoZ; malĝojo k aflikto regis en la palacoZ; regas ankoraŭ nokto sen lunoZ; regas sento de reciproka fremdecoZ; sur la vizaĝo regis fiera trankviloB; kie regas konkordo, regas ordoZ; en la urbo regis vigla trafiko; regas silento, norda vento, profunda mizero, plena senlaboreco.
6 (tr) Ⓣ (pp mekanismo) Direkti la funkciadon de maŝino: fotoĉelo, kiu regas la malfermon de la pordoj; unu sola elektromagneta cirkvito regas la tutan grupon da maŝinoj.
7 (tr) ⚥ (pp geno, hormono ktp) Direkti la funkciadon de biokemia, biologia aŭ fiziologia procezo. ☞ reguligi.
Nuvola kdict glass.pngDeveno
...
Bildo sinonimo en vikivortaro.svgSamsencaĵoj
[1] direkti, obeigi, subigi, submeti, imperii, estri
Wikiquote-logo.svgEkzemploj
[1]
Nuvola apps tree.pngDerivaĵoj
[1] ☞ butonumi, kateni, konduki, piloti, stiri

Globe of letters.svgTradukoj
[redakti]


? Referencoj kaj pli da informoj:

[1] Wikipedia puce.png
Wikipedia-logo-v2-eo.svg
Vikipedio enhavas artikolon pri:


Fontoj: