Rimarkoj:La vorto estas insulta. Ĝin uzas precipe finnoj naskitaj en la 1940-aj jaroj pri pli junaj finnoj, kiuj apartenas al generacio X kaj ricevis pli bonan fruvivon ol finnoj naskiĝintaj en la 1940-aj jaroj (ne manko de manĝo, pli komfortaj loĝdomoj, studado anstataŭ infanlaboro, regule sufiĉe da manĝo ktp). Tiel la esprimo estas mallogika, ĉar por multaj finnoj naskitaj en la 1940-aj jaroj pullamössö estis en la infaneco kaj pubereco favorita deserto, sed por finnoj de la generacio X ĝi ne estas vere konata. Laŭ iuj scioj la vorton lanĉis entreprenisto Martin Saarikangas en la jaro 1993.