objekto

El Vikivortaro
Jump to navigation Jump to search
  • objekt/o

1 Ĉio, kio prezentiĝas al niaj sensoj: la lignaĵisto faras tablojn, seĝojn k aliajn lignajn objektojnZ; ĉemizojn, kolumojn […] k ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵoZ; tiu objekto, kiu alforĝis al si la rigardon de M., estis larĝa k alta fenestroZ; ruĝaj ŝuoj, la plej kara objekto, kiun ŝi posedisZ; en ĉiu objekto troviĝas difektoZ; la artikolo la estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konatajZ; mi ne estas homo (ŝi pensis), mi estas objekto!Z. Rim. 1 Inter objekto k aĵo estas nur tia nuanco, ke la unua vorto insistas pri la ekstereco, la dua pri la konsisto. 2 Ĉio, kio prezentiĝas al nia menso: lingvo internacia k lingvo tutmonda estas du tute malsamaj objektojZ; la tutan nian civilizacion ni dankas nur al unu objekto, al la posedado de lingvoZ; kun scienca aplombo ili kredigas, kvazaŭ lingvo estas objekto natura, organaZ. Rim. 2 La diferenco inter objekto k afero estas nur, ke tiu ĉi lasta vorto ne supozigas koncernaton. 3 Ĉio, kio okupas la intelekton, kio estas celo de pensa laboro: la objekto de la verko trapenetris ŝian cerbonZ; objekto de studoB; multajn leterojn mi ricevis pri tiu objektoZ; ĉiun aperon, kiu servas kiel objekto por rakonto, oni povas trakti diversmaniereZ; la ambaŭ lingvojn […] vi konas tro malmulte, por ke vi povu manovri kun ili tiel, kiel postulis la objektoZ; li alportis de ĉiuj ekzamenaj objektoj purajn «kvinojn»Z; enkonduki E-on, kiel nedevigan objekton de instruado; ŝi estis objekto de meditado por skulptisto. Rim. 3 Inter objekto k temo estas tiu malgranda diferenco, ke objekto entenas nuancon de celado (lernado, esploro ktp), kiu ne ĉiam enestas en temo. 4 Ĉio, kio estigas ian senton, kio liveras okazon al ia ago: ĝis la morto mem ni estos objektoj de moko!Z; mi faros ilin objekto de honto, de moko k de malbenoX; virino, kiun vi bonvolis elekti kiel objekton de via amuziĝoZ; tio estas por P. objekto de ĝojoZ; ŝin hontigis la kompato, kies objekto ŝi estisZ; M. ne rimarkis, ke ŝi estas objekto de ies atentoZ. 5 Φ La ekstera aĵo, kiu estas pensata de la pensanta subjekto: la ideo, kiun ni havas pri iu afero, povas esti ne konforma al sia objekto. 6 Λ Sintaksa funkcio de komplemento, esprimanta tion, kio limigas la amplekson de la ago signifata de la verbo; en E. objekto povas esti rekta (ekz. «ŝin» en «mi memoras ŝin», «legi» en «li lernas legi») aŭ nerekta («pri ŝi» en «mi memoras pri ŝi»). objekta 1 Rilata al la objekto de io: la objekta distanco (en optiko); objekta vitro (= muntovitro); kovrobjekta vitro (= kovrovitro). 2 Λ Rilata al la objekto: objekta funkcio; objekta subpropozicio (rolanta kiel objekto). artobjekto. Faritaĵo de artisto. celobjektoZ. La celata objekto. ☞ celtabulo. ŝercobjekto. objekto, aranĝita, por amuze trompi. pruvobjekto ⚖ objekto, per kiu la akuzisto intencas pruvi la kulpecon de la akuzito. ☞ konvikti.