milda

El Vikivortaro
Iri al: navigado, serĉi

mild2a 1 Delikate, malakre impresanta la sensojn: estis tiel senbrue, la aero estis tiel mildaZ; eksonis post ŝi milda, eĉ iom nekuraĝa virina voĉoZ; milda tuŝo, duonlumo, ventoZ; la pasanto tre milde pinĉis lin je la nazoZ; milde leviĝanta deklivoZ; la steloj lumis milde k klareZ; en bela dimanĉo, milde k varmeZ; milde varmigi esplorotan substancon; milda, milde varma, milde malvarma klimato. ☞ dolĉa, kvieta, serena, softa, subtila, mezvarma. 2 Agrable impresanta la senton; malsevera, ne kontraŭstarema: lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda k korhumilaN; milda langoX, fizionomioZ; rigardo, kiu efikas des pli akre, ju pli mildaj estas la okuloj, kiuj ĝin sendasZ; la noblaformaj, iom severaj trajtoj de lia vizaĝo estis pli mildaj ol ordinareZ; kun milda riproĉoZ; milda respondo kvietigas koleronX; milde li parolis al ŝi pri la ama agoZ; milde, milde!. ☞ indulga, serena, trankvila. 3 🍴 (pp vino) Senacida, foje duondolĉa k sen forta karaktero. mildeco. Eco de iu, io milda: la mildeco, kiu de l’ ĉielo en homa formo venas sur la teronZ; la mildeco de la infanaj rememoroj. mildigi. Fari milda: mildigi la akran guston de medikamentoB; mildigi esprimon, siajn riproĉojn, la punon; malkontenteco, mildigata de sincera kompatoZ; mildigi la malamon, la disputon; mildigi la krizon, la mizeron; tio mildigus la malfacilaĵojn; mildigaj cirkonstancoj (de delikto). malmilda. Akre, malagrable impresanta: ili babilis pri la malmilda tempo (de la vintro), kiu komenciĝisZ; paroli malmildajn vortojnZ; malmilde admoni, riproĉi. ☞ brutala, kruda.