malregula

El Vikivortaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

malregula, neregula 1 Ne konforma al regulo(j): malregula konjugadoZ; neregula soneto, triangulo, voĉdono; ĉiuj riveroj havas fluon, tre kurban k neregulanZ; estas ne malregule uzita la esprimo «la celo estos alvenita»Z; neregule kunmetita vorto; 🍁 neregula floro (sen simetria akso, kun nur unu aŭ sen simetria ebeno). 2 Ne okazanta konstante: neregula periodaĵo. malreguleco, nereguleco. Eco de io neregula: doni malfacilan k konfuzan malregulecon al la akcentoZ. malregulejo ∆ (pp funkcio) Punkto, kie funkcio ne estas regula, aŭ ne estas vastigebla al regula funkcio. malreguligi. Fari ion malregula: malreguligi horloĝon; la malreguligo de la akcentoZ.