kuracscienco

El Vikivortaro
Jump to navigation Jump to search

Scienco pri sano k malsanoj, k arto kuraci. kuracscienca. Rilata al la medicino: medicina verko, fakultato, konsulto, planto.

kuracsciencisto. Fakulo pri medicino. ☞ kuracisto, terapiisto.

kuracsciencaĵo. Medikamento. ☞ kuracilo.

alternativaj kuracsciencoj. kuracsciencoj, kiuj prezentas alternativon fronte al la tradiciaj okcidentaj alopatio k farmakopeo; ili inkluzivas terapiojn, kiaj fitoterapio, aromoterapio, homeopatio, akupunkturo, kiropraktiko, osteopatio k medicinojn tradiciajn jam de pluraj jc en diversaj mondpartoj (Orienta medicino, Afrika medicino).

jura kuracscienco. kuracscienca fako, kiu studas la solvon de problemoj estigitaj de la apliko de la leĝoj.

sociala kuracscienco. Apliko de kuracscienco por praktikado de la socialaj leĝoj, ekz. pri profesiaj malsanoj, higieno en fabrikoj, sociala asekuro ktp.