koridoro

El Vikivortaro
Iri al: navigado, serĉi

1 🏠 Trairejo, sur kiu malfermiĝas la ĉambroj de unu sama etaĝo, de unu sama apartamento: la vento tra la longa koridoro enkuris en la salononZ; la longa koridoro, kiu kondukas en la mezon de la piramidoZ; la plej bela formika palaco, kun sepcent koridoroj!Z; koridoro de ŝipoZ; (f) Egipto (Egiptujo) estas koridoro inter du montojB. ☞ galerio, klostro, pasejo, peristilo, promenejo. 2 Σ Strio de teritorio, kiu trairas la teritorion de alia ŝtato, ordinare por ebligi aliron al la maro. 3 ⛗ Ĉiu el la paralelaj irejoj, limigitaj per strioj, kiuj dividas unudirektan ŝoseon. 4 ☼ Strio de tero, liganta naturterenojn, kiun bezonas sovaĝaj plantoj k bestoj por disvastiĝi.