konscienco

El Vikivortaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
  • konscienc/o. Konscio, kiun havas la homo pri la morala bono k malbono, pri la morala devo: pli bona pura konscienco ol malpura potencoZ; la konscienco lin ne turmentasZ; lia kulpo peze kuŝis sur lia konsciencoZ; ilin juĝu ilia propra konscienco!Z; mi ne povas kun pura konscienco lasi sub ĝi mian nomonZ; kun plej senhonta konscienco oni rakontas, ke […}Z; kovri la buŝon (silentigi la riproĉojn) de sia konsciencoZ; konscienco trankvila estas bona dormiloZ; konsciencodubo, konsciencoriproĉo.

konscienca. Obeanta al sia devo, akurate zorgega: konscienca laboristo, observantoZ; fari konscience sian taskon. konscienceco. Eco de tiu, kiu agas konforme al sia konscienco: konscienceco k precizeco en plenumado de ordonoj; kun tre zorga konsciencecoZ. senkonscienca. Havanta nenian konsciencon: senkonscienca ŝtelisto.

Globe of letters.svgTradukoj
[redakti]

Book Hexagonal Icon.svgReferencoj kaj literaturo