komuna

El Vikivortaro
Iri al: navigado, serĉi
  • komun/a

1 Rilata al pluraj samtempe: komuna amiko, ĉambro, letero, tero, kunveno; malfeliĉo komuna estas malpli premantaZ (➞ kompanio); loĝi kun iu en komuna domoX; ni volas havi nenion komunan kun tiu homo; punkto komuna al du rektaj linioj. 2 Rilata al la plejmulto: komuna ideo, opinio, lingvo (kontraste kun la teknika); komuna leĝo; la komuna saĝo (kapablo distingi pravon de malpravo, almenaŭ tiom, kiom povas ĉiu ajn normala homo); la komuna (publika) atento; komunuza frazoZ. ☞ banala, ĝenerala, socia, triviala, vulgara. komune 1 Kune: amo k puno loĝas komuneZ; lingvo komune-homaZ (komuna al ĉiuj homoj). 2 Ĝenerale, ordinare: vorto komune uzataZ; komune konataZ. komuno 1Tio, kio estas komuna. 2 komunumo 2. komunaĵo 1 Io komuna al pluraj personoj (ss Ⓢ): la komunaĵoj (komunaj posedaĵoj) de geedzoj. 2 ∆ (pp du aroj) La aro de ĉiuj elementoj, kiu apartenas al ambaŭ aroj (analoge pri pluraj aroj): la komunaĵo de A k B estas notata A ∩ B. ☞ kunigaĵo, komplemento. komuneco. Eco de io komuna: komuneco de lingvo kreas komunecon de kulturo k de sentoj; komuneco de la bienoj; vivi en malvasta komunecoZ. komunigi. Fari, ke io estu komuna: komunigi la kampojn de vilaĝo; komunigi la uzadon de mastrummaŝinoj. ☞ alirebla, vulgarigi. komunismo 1 Ⓢ Ĉia ekonomia k sociala organizo, foriganta la privatan proprieton k anstataŭiganta ĝin per komuna proprieto: la komunismo de Platono, de la Paragvajaj jezuitoj. 2 Ⓢ Socipolitika doktrino, kiu celas nuligi la kapitalismon, detrui la individuan proprieton k bazi la ekonomian vivon sur komuneco de la havo.☞ anarkiismo, bolŝevismo, kolektivismo, socialismo. 3 Σ (evi) Politiko de la komunistaj partioj: la rusa komunismo de 1917; la ĉina komunismo. komunisma. Karakterizata de la celoj de komunismo 2 aŭ (evi) la metodoj de komunismo 3. komunisto 1 Adepto de komunismo 2. 2 Membro de komunista partio. komunista. Rilata al la komunistoj: la komunista Partio; komunistaj organizoj, internacioj. komunonaj ∆ (pp du nombroj) Havantaj racionalan kvocienton.

  • komunumo

1 Ĉiuspeca societo, bazita sur komuneco de vivo k interesoj: komunumo de IzraelZ, de liberkredantojZ; la Komunumo (la Budhana eklezio; ➞ juvelo); preĝeja komunumoB; ♜ la Pariza Komun(um)o (1871). 2 Kuniĝo de ŝtatoj kun komunaj interesoj: la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo (unua paŝo al kreado de Eŭropa Unio); la komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (komuna organizo de respublikoj de eks-Sovetio). 3 La membraro de komunumo 1: la komunumo eliris el la preĝejo sur la tombejonZ. ☞ kunaĵo 2. 4 Malgranda administra distrikto, kies centro estas urbo aŭ vilaĝo. ☞ magistrato, municipo. komunuma. Rilata al komunumo 2 aŭ 4: komunumaj aferoj, paŝtejoj; komunuma lernejo; Komunuma juro (jursistemo de la Eŭropa Komunumo). komun(um)ano ♜ Ano de la Pariza revolucia Komun(um)o. nekomuna. Persona, privata.