klapo

El Vikivortaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Esperanto[redakti]

Open book 01.svg Substantivo[redakti]

Esperanto star.svg Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.
[1] klapo, [5] ŝovpeco
Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo klapo klapoj
Akuzativo klapon klapojn
Hyph.pngVorterseparo
klap/o

Flag of Esperanto.svgSignifoj
[redakti]

[1] Peco el ĉia ajn materialo, artikigita ĝenerale en unu el siaj finoj k libere svingebla en la dua: klapo de tablo (levebla por grandigi la surfacon de la tablo), de ĉapo (mallevebla por kovri la orelojn), de maniko; klapfenestro, klapseĝo.
2 🍁 herbiko Ĉiu el du klapoformaj partoj de ĵus dehiskinta antero de iaj stamenoj. ☞ valvo, operkulo.
3 𝅘𝅥𝅰 muziko Ĉiu el la moveblaj pecoj, per kiu oni malfermas aŭ fermas la truojn de iuj blovinstrumentoj: en iuj blovinstrumentoj, ekz. klarneto, la klapoj estas manovrataj per klavoj; (f) vi volas ludi sur mi, vi pensas, ke vi konas miajn klapojnZ.
4 = klapvalvo: figursenca mankas klapo en lia kapo[1] (li estas malsaĝa).
Wikiquote-logo.svgEkzemploj
[1]
Bildo sinonimo en vikivortaro.svgSamsencaĵoj
[1]
Parencaj vortoj en vikivortaro.svgParencaĵoj
[1]
Dialog ballons icon.svgFrazaĵoj
[1]
Nuvola apps tree.svgDerivaĵoj
klapego. Movebla parto de pordo, pordoflugilo.
klapforma. Havanta la formon de klapo: la klapforma epigloto.
duklapa. Prezentanta du klapojn: duklapa molusko; duklapa fenestro.
kromklapo, postklapo ✈ aviado Ĉarnirfiksita malantaŭa parto de alo aŭ vosto de aviadilo, uzata por reguligi la flugadon.
unuklapa. Prezentanta nur unu klapon: unuklapa konko.
falklapo ☇ forkomunikoj (inkl. radioforsonadon, videaĵojn kaj elektrosonsciencon) Metala plateto, aranĝita ĉe telefona centralo aŭ stacio, kiu falas malsupren, kiam voksignalo ekscitas la apartenantan elektromagneton.
fenestroklapo. Tiu parto de la fenestro, kiu turniĝas ĉirkaŭ la ĉarniroj.
korklapoj (evi) = korvalvoj.
poŝklapo. Ŝtofpeco klapforma, kovranta la aperturon de poŝo.
savoklapo. klapo, kiu en kaldronego de vapormaŝino malfermiĝas per si mem sub forta premo, por ellasi parton de la vaporo k tiel malhelpi eksplodon de la kaldronego: (f) la vulkanoj estas la savoklapoj de Tero.
tabloklapo. Parto de la tablosupraĵo, povanta klape malleviĝi aŭ leviĝi.

Globe of letters.svgTradukoj
[redakti]

Book Hexagonal Icon.svgReferencoj kaj literaturo
Wikipedia-logo-v2-eo.svgVikipedio enhavas artikolon pri: Klapo
Icon river source.svgFontoj kaj citaĵoj
  1. El la verkaro de L.L. Zamenhof.