kaperi
Aspekto

| Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
|---|---|---|---|
| Indikativo | kaperis | kaperas | kaperos |
| Adjektiva aktiva participo | kaperinta | kaperanta | kaperonta |
| Adjektiva pasiva participo | kaperita | kaperata | kaperota |
| Substantiva aktiva participo | kaperinto | kaperanto | kaperonto |
| Substantiva pasiva participo | kaperito | kaperato | kaperoto |
| Adverba aktiva participo | kaperinte | kaperante | kaperonte |
| Adverba pasiva participo | kaperite | kaperate | kaperote |
| Moduso | |||
| Infinitivo | kaperi | ||
| Volativo | kaperu | ||
| Kondicionalo | kaperus | ||
| Vorterseparo |
| Signifoj |
- [1] ((transitiva)) Perforte devigi kondukiston haltigi sian veturilon aŭ ŝanĝi la direkton, plej ofte pro krimaj aŭ politikaj celoj.
- [2] ((transitiva)) Perforte alproprigi al si.
- [3] ((transitiva)) Dum marmilito, provi kapti aŭ detrui malamikajn komercajn ŝipojn kun rajtigo de sia registaro; korsare kapti malamikan ŝipon.
| Deveno |
- [1] el la germana kapern.
| Samsencaĵoj |
- [1] haltigi
- [2] alpropriĝi
- [3] kapti
| Ekzemploj |
- [1] Ili kaperis la trajnon por atentigi la mondon pri la situacio en sia lando.
- [2] Unu el la konsekvencoj estis, ke la jugoslava armeo ne plu havis legitiman estron kaj estis kaperita de la beograda serba regantaro.
| Derivaĵoj |
- kaperletero, kaperŝipo
- kaperaĵo. - La ŝipoj kaj varoj tiamaniere kaptitaj.
- kaperisto. - Tiu, kiu komandas kaperŝipon. ☞ korsaro.
- forkaperi. - (transitiva) Kapti kapere.
| Frazaĵoj |
- [1] kaperi aviadilon
| Tradukoj |
|
| Referencoj kaj literaturo |
Vikipedio enhavas artikolon pri: Kaperi
"reta-vortaro.de" kaperi- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "kaperi".
Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "kaperi"- La Simpla Vortaro, „kaperi“.
| Fontoj kaj citaĵoj |