kamero

El Vikivortaro
Iri al: navigado, serĉi
  • kamer/o

1 Senfenestra, nehejtebla ĉambreto, uzata kiel tenejo, kaŝejo ktp: ili flugis tra riĉaj salonoj k mizeraj kamerojZ. ☞ alkovo, kabineto. 2 💡 Parto de aparato, maŝino kc aŭ de organo de vivulo, prezentanta fermitan spacon: Ⓣ senluma kameroZ (en fotografilo); kamero de revolvero; kompasa kamero; ☐ joniga kamero; ekspansia kamero (de reakcimotoro); ❤ antaŭa, malantaŭa kamero de okulo; 🍁 kameroj de ovario, de antero. ☞ ĉambro, kesto, skatolo. 3 = kamerao. substoma kamero Vd stomo. kameristo 1 ♜ Nobelo, oficisto komisiita pri la sekretaj aŭ financaj aferoj de suvereno. ☞ ĉambelano, kamerlingo. 2 (evi) = kameraisto. bobelkamero ☐ Speco de nebulkamero. Sin. bobelĉambro. gaskamero. Hermetika kamero, en kiu oni produktas venenajn gasojn, aŭ por provi la efikon de gasmasko, aŭ por gasmortigi bestojn aŭ homojn. joniga kamero ☐ Aparato, uzata por mezuri la intenson de altenergiaj radioj, profitante de ilia joniga efiko al gaso. nebulkamero ☐ Instrumento por observi k foti la trajektoriojn de elementaj partikloj. seskamera. Havanta ses kavojn, en ĉiu el kiuj sidas kartoĉo (pp revolvero). plumbokamero ⓉⓀ kamero kun plumbaj muroj, uzata por la fabrikado de sulfata acido.