estingi
Aspekto
| Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
|---|---|---|---|
| Indikativo | estingis | estingas | estingos |
| Adjektiva aktiva participo | estinginta | estinganta | estingonta |
| Adjektiva pasiva participo | estingita | estingata | estingota |
| Substantiva aktiva participo | estinginto | estinganto | estingonto |
| Substantiva pasiva participo | estingito | estingato | estingoto |
| Adverba aktiva participo | estinginte | estingante | estingonte |
| Adverba pasiva participo | estingite | estingate | estingote |
| Moduso | |||
| Infinitivo | estingi | ||
| Volativo | estingu | ||
| Kondicionalo | estingus | ||
| Signifoj |
- Ĉesigi bruladon:
- Feliĉe fajrestingistoj sukcesis estingi la brulegon.
- Fajron estingas akvo, pekon pardono.
- Oni devas havi estingilon en la aŭto.
- Ĉesigi lumadon:
- Estingu la lampon kaj dormu.
- Infanoj, ne babilu post estingo de la lampoj.
- Ŝi blovestingis la kandelon.
- Ĉesigi kaj kvietigi la ardon aŭ eksciton:
- Mi aĉetis trinkaĵon por estingi la soifon.
- Kiu ŝuldojn estingas, riĉecon atingas.
- Ĉiutage estingiĝas multe da homaj vivoj.
- Ŝia vivo iĝis pli garantiita kaj neestingebla.
| Derivaĵoj |
| Tradukoj |
| Referencoj kaj literaturo |