envii
Aspekto
Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
---|---|---|---|
Indikativo | enviis | envias | envios |
Adjektiva aktiva participo | enviinta | envianta | envionta |
Adjektiva pasiva participo | enviita | enviata | enviota |
Substantiva aktiva participo | enviinto | envianto | envionto |
Substantiva pasiva participo | enviito | enviato | envioto |
Adverba aktiva participo | enviinte | enviante | envionte |
Adverba pasiva participo | enviite | enviate | enviote |
Moduso | |||
Infinitivo | envii | ||
Volativo | enviu | ||
Kondicionalo | envius |
![]() |
Knabo, kiu envias al kunludantoj ties ludilojn |
![]() | Signifoj |
- [1] Deziri havi tion, kion alia posedas
- [2] Senti malĝojon kaj malamon kontraŭ iu, kiu posedas ion, kion oni mem malhavas
![]() | Ekzemploj |
- [1] Mi envias al vi vian saĝecon.
- [1] Kion mi ne scias, tion mi ne envias.
- [1] Ŝia beleco estas enviinda.
- [1] Ĉiuj malenvias mian malsukceson.
- [2] Mi ne envias la riĉulojn, ĉar ili ne havas verajn amikojn.
- [2] Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius.
- [2] Feliĉo kaj riĉo envion elvokas.
- [2] Envia moko sukceson ne detruas.
- [2] Pli bone estas enviigi, ol kompatigi.[1]
![]() | Derivaĵoj |
- enviigi. Fari, ke iu enviu: pli bone estas enviigi, ol kompatigi[2].
- malenvii[2]. Ne envii, volonte fordoni (ion al iu).
- senenvie. Sen ia bedaŭro, malavare, larĝakore.
- envio. Sento de envianto: feliĉo k riĉo envion elvokas[2]; envio estas puso en la ostoĵ; malaperos la envio kontraŭ EfraimonX; la reciproka envio de la popoloj[2]; envio al iu pri io; morti de envio.
- enviulo. Tiu, kiu facile envias.
- envia. Rilata al envio: envia moko sukceson ne detruas[2].
- enviema. Inklina al envio: homo enviema rapidas al riĉeco[3]; enviemo kondukas al plej malnoblaj agoj.
- enviinda. Meritanta envion: enviinda feliĉo, artisto, amanto.
Tradukoj
[redakti]![]() | Referencoj kaj literaturo |
- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "envii".
- Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „envii“.
- La Simpla Vortaro, „envii“.
Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "envii"
![]() | Fontoj kaj citaĵoj |
- ↑ Vorto de la tago ĉe Lernu.net
- 1 2 3 4 5 El la verkaro de L.L. Zamenhof
- ↑ El la Hebrea Biblio (Malnova Testamento) laŭ la Londona Biblio.