aludi

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

 Verbo[redakti]

Signifoj
[redakti]

  1. paroli pri iu aŭ io, ne uzante la propran nomon aŭ vorton, sed iel komprenigante, pri kiu aŭ kio temas: aludante la antikvan ŝercon, ke hebrea familiestro sin tenas en tiu vespero kiel reĝo, li diris al ŝi.
    «Ĝoju mia reĝino!»; ŝi aludis pri la familia filo, kiu devas demandi […]; la artikolo klare aludas la ĵusan skandalon; mi ne volas ĉi tie aludi la okazintaĵojn interne de la komitato; (f) tiu nezorge ligita kravato aludis la liberecon de la kampara vivo.
  2. nerekte sciigi, subkomprenige averti
    sciante jam bone la intencatan rolon de s-ro de B., li eĉ per unu vorto ne aludis al mi, ke tiu ne povas esti mia reprezentantoZ; kelkaj aludadis, ke la rabeno edziĝis je sia edzino ĝuste pro la mono; doni signon per la okulo kaj aludi per siaj piedoj.
Vidu ankaŭ
sugesti