agaci
Aspekto
| Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
|---|---|---|---|
| Indikativo | agacis | agacas | agacos |
| Adjektiva aktiva participo | agacinta | agacanta | agaconta |
| Adjektiva pasiva participo | agacita | agacata | agacota |
| Substantiva aktiva participo | agacinto | agacanto | agaconto |
| Substantiva pasiva participo | agacito | agacato | agacoto |
| Adverba aktiva participo | agacinte | agacante | agaconte |
| Adverba pasiva participo | agacite | agacate | agacote |
| Moduso | |||
| Infinitivo | agaci | ||
| Volativo | agacu | ||
| Kondicionalo | agacus | ||
| Vorterseparo |
- agac/i
| Signifoj |
- [1] kaŭzi agacon, t.e malagrablan nerv-incitan senton, kaŭzatan ekz. de acida frukto, de akuta bruo ks.
| Deveno |
- [1] el la fr. agacer
| Samsencaĵoj |
- [1]☞ iriti, indignigi, inciti, inciteti
| Ekzemploj |
- [1] Kaj tial senĉese min agacis kaj obstinigis tiuj, kiuj diras pri Esperanto malveraĵojn.[1]
- [1] Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas[2]; frotado de kretpeco sur vitro agacas; la patroj manĝis nematurajn vinberojn kaj la dentoj de la filoj agaciĝisEl la Hebrea Biblio (Malnova Testamento) laŭ la Londona Biblio..
| Frazaĵoj |
- agaci kaj obstinigi
| Derivaĵoj |
| Tradukoj |
|
|
| Referencoj kaj literaturo |
"reta-vortaro.de" agaci- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "agaci".
Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "agaci"- La Simpla Vortaro, „agaci“.
| Fontoj kaj citaĵoj |
- ↑ Wiiliam Auld. KIAL MI DEDIĈAS TIOM DA TEMPO KAJ ENERGIO AL LA AFERO ESPERANTO? Esperanto, 1995, No 10, p. 161.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof