abstrakta
Aspekto
| Kazo | Ununombro | Plurnombro |
|---|---|---|
| Nominativo | abstrakta | abstraktaj |
| Akuzativo | abstraktan | abstraktajn |
| Vorterseparo |
- abstrakt/a
| Signifoj |
- Pritraktanta nur purajn ecojn, ne realaĵojn.
- Tio estas nur abstrakta ideo pri la afero.
- Esprimanta econ, estmanieron (se paroli pri substantivo).
- "Kuraĝo", "beleco" estas abstraktaj vortoj.
- Celanta ne la pli-malpli ĝustan prezentadon de la realaĵo, sed nur la ludan kombinon de formoj, koloroj kaj simile.
- Ni vidis multajn abstraktajn pentraĵojn en la muzeo.
- Ne havanta kontakton kun la realaĵoj, nepraktika.
- Nia diskutado estis abstrakta kaj teoria.
- Ili tro abstrakte pritraktas la demandojn.
| Tradukoj |
| Referencoj kaj literaturo |
abstrakt
"reta-vortaro.de" abstrakta- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "abstrakta".
- Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „abstrakta“.
- La Simpla Vortaro, „abstrakta“.
Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "abstrakta"