abstini

El Vikivortaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Esperanto[redakti]

Open book 01.svg Verbo, (netransitiva)[redakti]

Tenso Pasinteco Nuneco Estonteco
Indikativo abstinis abstinas abstinos
Adjektiva aktiva participo abstininta abstinanta abstinonta
Substantiva aktiva participo abstininto abstinanto abstinonto
Adverba aktiva participo abstininte abstinante abstinonte
Infinitivo abstini
Imperativo abstinu
Kondicionalo abstinus
Nuvola apps edu languages.pngElparolo
  • IFA /abˈstini/ 
  • Sono (lingvo [eo])
    (dosiero)
Flag of Esperanto.svgSignifoj
  1. Sin detenadi, pro principo, de la uzado de io plezuriga (ekzemple alkoholo, viando, tabako kaj tiel plu).
    Mi abstinas je alkoholaĵoj, sed la festo por mi ne estas malbona pro tio.
    Ili lanĉis abstinan kampanjon.
    Abstinado je kafo plibonigis mian sanon.
    Mi scias, ke vi estas abstinulo, pro tio mi proponos al vi limonadon.
  2. Divino niño.svgkatolikismo Sin deteni de la manĝado de viando aŭ limigi troan konsumadon, precipe dum vendredo, la mortotago de Jesuo.
    Hodiaŭ ni abstinas je viando, sed dimanĉe ni jam povos manĝi ĝin.
    La katolika abstinado estas mildigo de fasto.
    Pro mia abstinemo estas facile por mi abstini.
Nuvola apps tree.pngDerivaĵoj
abstina. Rilata al abstino.
abstino. Ago abstini.
abstinado. Konduto de tiu, kiu abstinas.
abstinemo. Tendenco al abstino.
abstinulo. Tiu, kiu abstinas (plejofte pri alkoholaĵoj).

Globe of letters.svgTradukoj
[redakti]

Icon river source.svgFontoj kaj citaĵoj