aŭtoritato
Esperanto[redakti]
Substantivo[redakti]
aŭtoritato
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | aŭtoritato | aŭtoritatoj |
Akuzativo | aŭtoritaton | aŭtoritatojn |
- Psika povo, influo, bazita sur la respekto, kiun iu akiris per fidindaj ecoj, saĝo, virtoj kaj tiel plu.
- Pro sia kompetenteco li havas grandan aŭtoritaton super siaj kolegoj.
- Nur tre aŭtoritata institucio povos prezenti por ni garantion.
- Mia patro tiutempe estis la plej granda aŭtoritatulo en fako de historio.
- Tiuj personoj havas nenian aŭtoritatecon por mi.
- Povo, rajtigita postuli obeadon.
- Kreinte la fundamenton de Esperanto, Zamenhof deprenis de si tutan aŭtoritaton.
- Nenion povas fari nia senaŭtoritata registaro.
- Tiuj, kiuj disponas aŭtoritaton.
- La universitataj aŭtoritatoj kontraŭas la reformon.

Tradukoj
[redakti]

![]() | Referencoj kaj literaturo |