Uzanto:Albrecht~eowiktionary

El Vikivortaro
Albrecht Kronenberger
April 2007

Mia persono:[redakti]


  • Telefono: +49 6321 6162
  • Faksilo: +49 6321 670631
  • Poŝtelefono: 0151 15864413
  • Retpoŝto: Albrecht.Kronenberger@t-online.de

  • pastro
  • emerita gimnazia instruisto pri katolika religio
  • esperantisto ekde 1987
  • kunlaboranto en Vikipedio ekde aŭgusto aŭ septembro 2006
  • kunlaboranto en Vikifonto ekde decembro 2006
  • kunlaboranto en Vikivortaro ekde julio 2007

Mia laboro:[redakti]

Mi ŝatas portempe labori kaj en la esperanta kaj en la germana versio de Wiktionary ĉefe por ekzerci min kaj por esplori la eblecojn al granda reta vortaro germana-esperanta. Tiucele mi volas ankaŭ studi la jam ekzistantan retan vortaron ReVo.

Mia revo:[redakti]

Kiam mi trafoliumis la unuan fojon la novan grandan germanan-esperantan vortaron de Erich-Dieter Krause, mi vidis ne nur la gigantajn avantaĝojn, sed ankaŭ la deficitojn. Venis al mi jena ideo:

Oni devus meti la tutan materialon de Krause en la interreton. Tie relative malgranda kaj superrigardebla teamo prilaboru la artikolojn kaj aldonu novajn. Tial povus estiĝi post kelkaj jaroj vere fidinda kaj ampleksa reta vortaro germana-esperanta (Internetwörterbuch Deutsch-Esperanto).

Grave estus, ke oni ne al kiu ajn ebligu kunlabori, sed nur (kun pasvorto) al kompetentuloj, kiuj ankaŭ estas pretaj, resti daŭre en kontakto unu kun alia.

La unua paŝo nun devus esti: Elpeti de la aŭtoro kaj de la eldonejo la materialon kaj la permeson prilabori ĝin rete. Tiun ĉi paŝon mi baldaŭ faros. – Memkompreneble en la unuaj jaroj, ĝis komenciĝos la finvendado de la presitaj libroj, oni ne donu ĝeneralan alir- kaj uzadeblecon, sed nur al la kunlaborantoj aŭ eble al ĉiuj, kiuj jam posedas la presitan libron.

Dua paŝo estu: Trovi taŭgan junul(in)on por la necesaj interretaj teknikaĵoj.

Mi mem estas preta, doni konsiderindan monosumon por pagi la interretajn kostojn. – Sed ĉiuj laboroj estu honor-oficaj.