produkti

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

produkt + i

 Verbo[redakti]

produkti

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo produktis produktas produktos
Adjektiva aktiva participo produktinta produktanta produktonta
Adjektiva pasiva participo produktita produktata produktota
Substantiva aktiva participo produktinto produktanto produktonto
Substantiva pasiva participo produktito produktato produktoto
Adverba aktiva participo produktinte produktante produktonte
Adverba pasiva participo produktite produktate produktote
Moduso
Infinitivo produkti
Volativo produktu
Kondicionalo produktus
  1. Estigi vivaĵojn aŭ senvivaĵojn per natura evolupovo.
    Ĉi tiuj arboj produktas pomojn.
    Miaj geavoj vivas el la produktoj de sia bieno.
    Via imago estas tre produktema.
    Iujn bestojn estas malfacile reprodukti, se ili vivas en mallibereco.
    Mia patrino scias multon pri reproduktado de diversaj floroj.
  2. Fari el krudaj materialoj substancojn aŭ objektojn utilajn por la homoj.
    Nia lando produktas komputilojn.
    Mi ne ricevos multe de la akiritaj produktaĵoj.
    Tio estas tre produktiva (kapabla produkti) entrepreno.
    Ŝi aĉetas ekoproduktojn, kiuj ne malutilas al la medio.
    Subproduktado (produktado de la varo, malsupera al la aĉetkapablo de la konsumantoj) kaŭzis prezaltigon.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
Vikipedio enhavas artikolon pri: Produkti
Referencoj kaj literaturo