haltostreko

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

 Substantivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo haltostreko haltostrekoj
Akuzativo haltostrekon haltostrekojn
haltostrekoj
Vorterseparo
halt|o|strek|o

Signifoj
[redakti]

  1. (presarto) skriba kaj tipografia signo (—), uzata i.a. por signi dialogon, aŭ por apartigi frazpartojn pli forte ol per komo
Ekzemploj
[1] La haltostreko estas uzata:
1. anstataŭ tripunkto, por altiri la atenton pri sekvanta esprimo, aŭ por enkonduki ion neatenditan: fokstroto estas — koksfroto; la originalaj poetoj nuntempe estas tro — malmutaj.
Rimarkoj
I. La haltostreko tre forte emfazas la vorton, antaŭ kiu gi staras, precipe se ĝi estas vorto sola. Tial estas konsilinde ne apartigi per ĝi unusolan vorton, sed meti gin antaii la artikolo aii antaii kromaj aliaj vortoj de la frazo. Do ne: *onidire, li estas la — patro; *tamen, tio estas — escepto. Sed: onidire, li estas — la patro; tamen, tio — estas escepto.
2. anstataŭ komo, por apartigi intermetitajn prop-ojn pli forte ol per komo: fine, pli au malpli frue — se la demando ne estos solvita de la societo mem — la registaroj de ĉiuj landoj devos cedi[1] ... ; ... ġi estas — au almenau devas esti — nur stilo simpla kaj logika[2]; la afero — mi ne dubas pri tio — devas prosperi[3].
3. por pli evidentigi la kon~truon de longaj frazoj, apartigante per gi plurajn subprop-ojn disde la cefprop-o. Tiu ci uzo dependas de individuaj kutirnoj kaj apenaii estas strikte ftksebla per reguloj.
4. por signi dialogon
5. antaŭ resuma apudmeto (ordinare kun valoro de sintezo aŭ antitezo), post elnombrado de ideoj aŭ de agoj: la hundo saltetis, ekstaris sur du piedoj, sancelis la kapon, prezentis la antaŭan piedeton, salutis per orelmovo — vera cirka laboro; li sin defendis per grandaj protestoj, indignaj krioj, insultoj al siaj akuzantoj — malfortaj argumentoj.
6. por fini vorton ellasante ties finon: en la jaro 18—, mi logis en la urbo G—.
7. por signi ‘ĝis’ inter du datoj: en la jaroj 1885—1900.
Rimarkoj
II. Kelkaj verkistoj uzas haltostrekon por signi, ke la vortordo estas inversa, aŭ, ke el la frazo mankas la predikato: min vekis matene — siaj kisoj; via domo havas tegmenton tegolan kaj la mia - ŝindan. Tia uzo estas tute superflua kaj ankau misefekta, car ĝi donas fortan emfazon al vorto ne bezonanta tian. Plejofte oni bezonas tiaokaze nenian interpunkcion; la supraj frazoj, ekzemple, tute ne estas malpli klaraj sen la haltostreko. Tamen, se en senpredikata frazo apudiĝas subjekto kaj adjektiva predikativo, oni sentas la neceson de interpunkcio, ĉar sen ĝi la predikativo ŝajnus epiteto. Tiaokaze prefere oni uzu simplan komon, kaj, se ekzistas kroma komo, oni metu anstataŭ tiu punktokomon: la granda tablo estas bruna; la malgranda, blanka; la tempoj estas grandaj; la homoj, malgrandaj. Aŭ, oni uzu inverson: grandaj estas la tempoj, malgrandaj la homoj.
Rimarkoj
III. En la matematiko, la haltostreko signas subtrahon: 8 — 2 = 6.[4]
Samsencaĵoj
[1] pensostreketo
Derivaĵoj
[1] minussigno, citilo
Frazaĵoj
[1] la haltostreko signas...; la haltostreko estas uzata anstataŭ...

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
Fontoj kaj citaĵoj
  1. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  2. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  3. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  4. Kálmán Kalocsay kaj Gaston Waringhien. Plena Analiza Gramatiko de Esperanto. Kvina korektita eldono. — Roterdamo, 1980.