eduki

El Vikivortaro
Vikipedio enhavas artikolon pri: Eduko

Esperanto[redakti]

 Verbo[redakti]

eduki

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo edukis edukas edukos
Adjektiva aktiva participo edukinta edukanta edukonta
Adjektiva pasiva participo edukita edukata edukota
Substantiva aktiva participo edukinto edukanto edukonto
Substantiva pasiva participo edukito edukato edukoto
Adverba aktiva participo edukinte edukante edukonte
Adverba pasiva participo edukite edukate edukote
Moduso
Infinitivo eduki
Volativo eduku
Kondicionalo edukus
  1. Direkti la elvolviĝon de fizikaj, moralaj kaj intelektaj kapabloj de infano aŭ junulo.
    Gepatroj edukis min en la plej granda severeco.
    Ili donis bonan edukon al mi.
    Mi zorgis pri edukado de malpli aĝa fratino.
    Niaj seminarioj havas edukan celon.
    Ĉu vi denove ne estis en edukejo?!
    Kiel malbele vi parolas, needukita knabo!
  2. Malsovaĝigi (beston).
    Ili edukis tigron kaj nun ĝi loĝas en ilia korto.
    Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan.
    Neniu edukisto sukcesos eduki ĉi tiun beston, ĉar ĝi estas needukebla!

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo