bruli

El Vikivortaro
Vikipedio enhavas artikolon pri: Bruli

Esperanto[redakti]

Ĉi tiu kapvorto estas en
Listo de Swadesh.

 Verbo[redakti]

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo brulis brulas brulos
Adjektiva aktiva participo brulinta brulanta brulonta
Substantiva aktiva participo brulinto brulanto brulonto
Adverba aktiva participo brulinte brulante brulonte
Moduso
Infinitivo bruli
Volativo brulu
Kondicionalo brulus
Vorterseparo
brul + i
Elparolo
  • IFA ˈbruli 

Signifoj
[redakti]

  1. (netransitiva) konsumiĝi per fajro
    La kandelo brulas.
    Ne ekzistas fumo sen brulo.
    Fendita ligno facile ekbrulas.
    De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo.
    Li bruligis al si la lipharojn.
    La brulego tute detruis la arbaron.
    Tiu materialo estas nebrul(igebl)a.
  2. (netransitiva) esti vermega kiel fajro
    Li brulas de febro.
    Viaj vangoj estas brulaj. Ĉu vi malsanas?
    Mi brulvundis mian fingron!
  3. (netransitiva) esti en forta eksciteco
    Mi tre volas vin ekvidi, ke mi eĉ brulas de senpacienco!
    Estas pli bone edziĝi ol bruladi.
    Ankoraŭ bruletas unu fajrero da espero.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
  • Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „bruli“.
Fontoj kaj citaĵoj