sango: Malsamoj inter versioj

El Vikivortaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KamikazeBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: fj:sango, tl:sango
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: chr:sango
Linio 41: Linio 41:


[[br:sango]]
[[br:sango]]
[[chr:sango]]
[[de:sango]]
[[de:sango]]
[[el:sango]]
[[el:sango]]

Kiel registrite je 20:16, 25 jan. 2014

Ŝablono:Vikipedio

Ŝablono:Lingvo EO

Ŝablono:Substantivo

sango

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo sango sangoj
Akuzativo sangon sangojn
  1. Likvo fluanta en la arterioj, vejnoj, kapilaroj (kaj similaj vaskuloj) de animaloj, ruĝa ĉe la vertebruloj, portanta interalie la nutrajn substancojn, oksigenon kaj la forĵetaĵojn de la ĉeloj.
    Li batis mian nazon kaj aperis sango.
    Vi devus viziti kuraciston pro tre ofta sangado el via nazo.
    La luno estis sangokolora.
    La fiŝoj kaj la nuntempaj reptilioj estas malvarmsangaj animaloj.
  2. Tiu likvo, kiel simbolo de perforto, murdo, ofero kaj simile.
    Virina lango buĉas sen sango.
    Vi ploros per sangaj larmoj!
    Ĝuste pro tio sangas mia koro.
  3. Tiu likvo, kiel simbolo de temperamento, pasio.
    Sango bolas, juneco petolas.
    Ŝi estis sovaĝa kaj varmegsanga, sed tamen honesta virino.
  4. Tiu likvo, kiel simbolo de heredeco (familia, etna, kasta kaj simile).
    La princo estis el reĝa sango.
    Mi volas nur pursangan hundon!
  5. Tiu likvo, kiel simbolo de parenceco, ofte de deveno.
    Sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas.

Tradukoj


Fontoj kaj citaĵoj