paroli

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

Verbo[redakti]

 parol + i ( eo , VE )

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo parolis parolas parolos
Adjektiva aktiva participo parolinta parolanta parolonta
Adjektiva pasiva participo parolita parolata parolota
Substantiva aktiva participo parolinto parolanto parolonto
Substantiva pasiva participo parolito parolato paroloto
Adverba aktiva participo parolinte parolante parolonte
Adverba pasiva participo parolite parolate parolote
Moduso
Infinitivo paroli
Volativo parolu
Kondicionalo parolus
Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.
Deveno
el la franca vorto " parler " → fr kaj la itala vorto " parlare " → it

Signifoj
[redakti]

  1. (netransitiva) eligi signifohavan sonon per la voĉorganoj
  2. (netransitiva) esprimi sentonpenson per vortoj
  3. (transitiva) (objekto estas aŭ enhavo de la eligitaj vortoj aŭ la uzata lingvo) esprimi sentonpenson per vortoj
    Ĉesu paroli stultaĵojn.
    Multaj asertas subteni Esperanton sed nur malmultaj kapablas paroli ĝin.
  4. (netransitiva) konversacii, babili
  5. (netransitiva; figursenca) havi klaran signifon
Informoj supre de ĉi tiu linio koncernas la apartajn difinojn sub kiuj ili estas havigitaj. Malsupre lokigitaj informoj koncernas ĉiujn aŭ almenaŭ plurajn difinojn.
Kunmetaĵoj: parolo, parola, parole, parolaĉi, paroladi, parolado, parolanto, parolema, parolarto, alparoli, antaŭparolo, ĉirkaŭparolo, ekparoli, elparoli, fuŝparoli, proparolanto, ventroparolisto

Tradukoj
[redakti]

Vortfaradoj kaj vortgrupigadoj
Vortfaradoj kun N "parol" (3)
Referencoj kaj literaturo