Uzanta diskuto:Kwamikagami: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivortaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Taylor 49 (diskuto | kontribuoj)
q
Taylor 49 (diskuto | kontribuoj)
qq
Linio 164: Linio 164:
== Amasa kreado de alidirektiloj ==
== Amasa kreado de alidirektiloj ==


* [https://eo.wiktionary.org/w/index.php?title=-ist-&action=history]
* [https://eo.wiktionary.org/w/index.php?title=-ist-&action=history eo.wiktionary.org/w/index.php?title=-ist-&action=history]
* [https://eo.wiktionary.org/w/index.php?title=geolog&type=revision&diff=869754&oldid=843957]
* [https://eo.wiktionary.org/w/index.php?title=geolog&type=revision&diff=869754&oldid=843957 eo.wiktionary.org/w/index.php?title=geolog&type=revision]
Bonvole ĉesu amase krei alirirektojn pri radikoj. [[geologo]] [[geolog']] [[geolog-]] Antaŭ plua amasŝanĝegado ni interkosentu pri la apsirinda strukturo. [[Uzanto:Taylor 49|Taylor 49]] ([[Uzanta diskuto:Taylor 49|diskuto]]) 04:40, 22 nov. 2019 (UTC)
Bonvole ĉesu amase krei alirirektojn pri radikoj. [[geologo]] [[geolog']] [[geolog-]] Antaŭ plua amasŝanĝegado ni interkosentu pri la apsirinda strukturo. [[Uzanto:Taylor 49|Taylor 49]] ([[Uzanta diskuto:Taylor 49|diskuto]]) 04:40, 22 nov. 2019 (UTC)

Kiel registrite je 04:43, 22 nov. 2019

Se mi ne respondos ĉi-tie, vi profite penu ĉe angla Wikipedia.

citrono /citrono/, sxaktisto /sxakt.'isto/, Afriko /'afriko/, hxemio /'hxem.io/, jxaudo /jxa.udo/, ĉevalo /ʧe'vaː.lo/, /es'tas/, /ling.vo/, kpt.

Bonvenon

Kara Kwamikagami!

Bonvenon en Vikivortaro! Mi ĝojas, ke vi aliĝis. Sentu vin libera uzi vian vikivortaran paĝon por prezenti vin mem kaj viajn kontribuojn en Vikivortaro. Krome: aldonu vin al la vikivortaristoj de Esperantujo, via lando aŭ viaj interesoj!

Vizitu kaj redaktu la aktualaĵojn, kie vi povos trovi amason da utilaj informoj. Kaj eksciu kiel redakti paĝon.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi Jonathan Webley 07:29, 16. Feb 2010 (UTC)

Bonvenon okaze de via reveno post 7 jaroj

Ni bezonas kontribuantojn. Taylor 49 Taylorbot (diskuto) 04:41, 24 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Via kontribuado

Dankon pro viaj kontribuoj kaj la propono en la diskutejo. Kelkaj detaloj:

  • bonvole respektu la subtitolajn ŝablonojn kaj nivelojn:
    • ne ==={{Derivaĵoj}}=== sed {{Derivaĵoj}}
    • ne ==== vidu ankaŭ: ==== sed {{Vidu ankaŭ}}
  • ne uzu ŝablonon ==={{Substantivo}}=== kiu estas arkaikigita kaj evitenda, sed ==={{Vortospeco|substantivo|eo}}===
  • vortospecon ne necesas majuskligi, ĉar la ŝablono prizorgas tion, do ne ==={{Vortospeco|Substantivo|eo}}=== sed ==={{Vortospeco|substantivo|eo}}===
  • sintakso '''{{PAGENAME}}''' estas arkaikigita kaj nenecesa
  • sintakso {{Deklinacio-eo|{{PAGENAME}}}} estas troa, sufiĉas skribi {{Deklinacio-eo}}

Taylor 49 (diskuto) 06:58, 31 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Dankon! Kwamikagami (diskuto) 06:54, 31 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

kategoriojn purigi

  • subcat cxiun prep/mems de X- al X
{ { memrad } }

krei apartajn art. por antaufiksitaj prepoziciojn. derivoj cxe memstaraj, x-linku kat-ojn da prefixo-uzoj

ligiloj cxe sonimito, lingvaro
Deveno
:el la pola jeszcze
Kategorio:Vortoj en la Fundamento el la latina]]

latina: ? -inda, -ulo, -opo (litova ankau?)

angla birdo, fiŝo, ŝi, fajro (au jida) ... ... (troe?)

Almena kiel "almenaŭa"

Saluton, Kwamikagami. Mi neniam konis tiun uzon de almena. Ĉu vi havas atestojn aŭ citaĵojn? Amike, -- Pablo Escobar 19:53, 6 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

@Pablo Escobar: PAG (sekt. 300, rim. IV), "Jam okazis provoj uzi ilin en simpla adverba formo ... kio cetere kunportus ankau la simplan formon adjektivan (ankora, almena, apena) kaj substantivan ... Tiuj provoj ecx estas oficiale tolerataj de la Akademio."
Normale, mi ne kreus artikolon por tia vorto, sed la artikolo pri almenaŭ havis bluan ligilon tien (sub 'derivaĵoj') kaj me ne volus, ke leganto sekvu la ligilon tien kaj trovu, ke la E-a vorto ne troviĝas.
Aliteme, mi legis vian malnovan diskuton pri la utileco de la kondiĉaj (-u-) participoj en la tabel-ŝablono da verbofleksioj. Mi opinias, ke ili ja estus utilaj, eble kursive aŭ inter krampojn. Ĉu ni reenmetu ilin?
Ho, se vi povas respondi miajn demandojn ĉe Helpo-Diskuto:Kiel redakti paĝon, mi aprezos.
Kwamikagami (diskuto) 20:18, 6 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Vi povas kontroli, ĉu -unt-, -ut- estus akceptebla, en la historio cxe Ŝablono:Esperanta verbo. Kwamikagami (diskuto) 04:29, 7 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Forigo de "laŭ-"

[1] Mi malkonsentas pri la ŝanĝo. Bonvole faru proponon kaj atendu diskuton. Taylor 49 (diskuto) 23:53, 11 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Bone. Tiu estis la sola artikolo de antaŭkroĉata prepozicio, do estas facile malfari. Kwamikagami (diskuto) 23:56, 11 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

radikoj kiel artikoloj

Mi konsentas kun forigo de energi-, esper- kaj simile. Mi malkonsentas kun viaj ŝanĝoj de -er-, -ist- kaj simile. Taylor 49 (diskuto) 05:34, 15 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Sed kio estas -er-, se ne -ero? Gramatike, tiuj estas tute analogie al energi- kaj energio. Kwamikagami (diskuto) 05:52, 15 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
-er- estas interfikso kun signifo "parto aŭ fragmento de io", iomete analoge al prefiksoj pra-re-. Taylor 49 (diskuto) 05:57, 15 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
-Er- estas fundamente substantiva, kiel via traduko indikas. Ja, oni povas krei artikolon por "-er-", kaj ankaŭ oni povas krei artikolon por "energi-". (La unuaj vortaroj estis skribitaj ekzakte tiel.) Prave, ĉar la o-finaĵo estas parto de neniu. Sed, estas kutime skribi kapvorton en vortaro kun tiu finaĵo, kiu montros la gramatikan rolon de la radiko. Suffix-oj estas analogiaj. Se la kapvorto estus "energi-", la leganto ne povus facile kompreni, ĉu ĝi estas esence verba, adjektiva aŭ substantiva. Same por suffixe-o: Sciigo de ties gramatika rolo estas utila por la leganto, ĉar la elekto de kiun adician suffix-on almeti dependas je tiu rolo. Kwamikagami (diskuto) 06:15, 15 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Via roboto

Dankon pro amasa ĝustigo de niveloj kaj forigo de alvokoj de la ŝablono "Substantivo". Bonvole kreu apartan konton por via roboto. Vikivortaro:Robotoj Taylor 49 (diskuto) 05:34, 15 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Ha, mi ne komprenis, ke AWB estas konsiderata esti roboto. Kwamikagami (diskuto) 06:03, 15 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Jehovo

Saluton, dankon pro via mesaĝo. Mi opiniis iom nepolemika, ke la nomo originis en eraro: jam en la tempo de la masoretoj oni ne plu memoris, kiel prononci la nomon, ĉar tiom longe oni ne plu elparolis ĝin. Multaj pli fruaj pruntoj de la nomo en la grekan kaj latinan atestas formojn pli proksima al Javeo, sed kompreneble certiĝi pri la prononco de la nomo ne gravis al la masoretoj, kiuj konsideris ĝian elparolon blasfema kaj jam anstataŭis ĝin per /ăðonɔj/.

Tamen vi pravas, ke nomi ĝin 'erara' estas iom malĝusta, pro la kialoj, kiujn vi diris pri Izraelo, Israelo, ktp.. Sed mi ankoraŭ timas, ke eblas miskredigi homojn, ke judoj kaj kristanoj efektive nomas Dion 'Jehovo', kiam tio estas malofta inter efektivaj kredantoj, limigita al kelkaj kristanaj grupoj kaj eksmoda en arkeologiaj rondoj.

Krome en Esperanto la nomo estas precipe malofta, kaj Zamenhof eĉ malinstigis ĝian uzon - ne por eviti blasfemon sed pro tio, ke li opiniis 'Eternulo'n ĝusta kaj arta traduko de la nomo, kiun multaj opiniis kaj plu opinias signifi 'li estadas'. פֿינצטערניש (Fincterniŝ), ŝi (diskuto) 13:32, 6 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi pardonpetas pro mia malfrua respondo, sed la ŝanĝo farita de vi estas laŭ mi en ordo; mi nur iom reviziis ĝin lingve. פֿינצטערניש (Fincterniŝ), ŝi (diskuto) 10:26, 10 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Finnlando

Saluton, Kwamikagami. Vi jam scias pri *Finnolando vs. Finnlando. Mi miris pri via ŝanĝo. Finnlando estas eĉ zamenhofa. Kie vi eltiris tiun fabelon pri "/nnl/ neebla"? Amike, -- Pablo Escobar 15:10, 9 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Ĝi estas neebla laŭ la Z-aj reguloj. Tiu formo montras, aŭ ke foje Z-o faris erarojn, aŭ ke 'unu litero, unu sono' ne estas vera regulo. Multaj formoj en WP-eo montras, ke ne gravas al multaj wikipediistoj ĉu E-o estu lingvo aŭ nur lingva ludo. Kwamikagami (diskuto) 19:22, 9 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Proponoj

5 gravaj proponoj disponeblas en la diskutejo, bonvole diskutu kaj voĉdonu. Taylor 49 (diskuto) 16:18, 30 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Perrobota forigo de sekcio pri elparolo

KIal vi fras tion? Bv. Malfari tiujn sxangxojn.-- Pablo Escobar 10:47, 3 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Ne la tutan sekcion, nur la IFA-aĵojn, ĉar tiuj estas senutilaj kaj ofte eraraj, do forĵetindaj. Kiam oni enmetis sono-dosieron ĝustan, mi lasis tiun.
Ĉu ni vere bezonas IFA-aĵon al ni informi, ke 'hundo' estas elparolata /hundo/? Tio estas malŝparo de spaco. Eĉ se la IFA-aĵo estus ĝusta, oni devus legi multe da balastaĵon antaŭ ol trovi la celon. Sed la skribintoj ofte miskomprenis konsonanton, silaban rompon, kien meti la akcenton, eĉ vokalon! Ekz-e, 'ĥemio' estis du silaboj, 'ĵaŭdo' estis tri; 'Afriko' estis akcenta ĉe la unua silabo, kaj 'estas' ĉe la lasta. Laŭ tiuj IFA-aĵoj, troviĝas en E-o dek vokalaj fonemoj krom diftongoj, ne kvin. Elparola sekcio kun sono estas utila, sed eĉ tiuj estas iame eraraj. La parolintoj iame ŝajne ne komprenis, ke en E-o la akcento apartenas en la antaŭ-lasta silabo, ne en la unua aŭ en la lasta.
Se mi forigis iun utilan kaj ĝustan, sciigu min kaj mi ja malfaros ĝin. Kwamikagami (diskuto) 17:54, 3 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Jes. Ekzemple tie ĉi.
Tiu estis nek utila nek ĝusta. Unue, ĝi estis erara: en Esperanto ne ekzistas /'/ au /./. Due, estis tute senutile, al ni diri ke plej juna katido musojn jam pelas estas elparolata /plej juna katido musojn jam pelas/. Tio ne estas pli ol malŝparo da spaco. Kwamikagami (diskuto) 20:32, 8 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Via roboto faras ofte utilan laboron, sed foje ĝi troigas. Bonvole realdonu utilajn informojn kiujn la roboto forigis. Taylor 49 (diskuto) 09:13, 4 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Pa paĝon "germaniumo" via roboto rekte rompis. Bonvole:
* postkontrolu viajn ĝisnunajn redaktojn kaj riparu ĉiujn fuŝojn
* kreu apartan konton por via roboto kaj estonte laboru pli zorgeme
Amike Taylor 49 (diskuto) 09:30, 4 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

@Taylor 49:, vere, mi fusxis per sxablono 'Deklinacio-eo|S'. Mi sxangxis cxiujn cxe la elementoj al 'Akuzativo-eo'. Mi sercxos por tiaj aliloke. Sed la prononco de 'Pollando' en la sona dosiero estas erara -- la akcento estas cxe la unua silabo anstatau la antau-lasta. Kwamikagami (diskuto) 10:14, 4 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Bonvole ne forigu gramatikajn rimarkojn kiel {{gram|eo|nenombrebla}}. Taylor 49 (diskuto) 10:39, 4 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Sed ili ne estas vere nenombreblaj. Ekz-e, oni povas diri 'ses oksigenoj' por signifi ke estas ses oksigenaj atomoj. Kwamikagami (diskuto) 10:43, 4 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Eble, jes. Tiam oni difinu la signifon kaj havigu eĉ la pluralan deklinacion. Taylor 49 (diskuto) 10:52, 4 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi trovis 'karbonoj' k 'oksigenoj' je la plurnombro. "ankaŭ ju pli mallonga, ol tri karbonoj la ĉeno, das pli malgrauda la afiniteco". Ja, tiu estas dua signifo. Sed eble de la unua ankau -- por tri isotopoj de aluminio, eble oni dirus 'tri aluminioj'. Ili ne estas gramatike nenombreblaj. Same per landoj -- 'Francio' estas normale nur ununombra, sed oni povas paroli pri la Francioj malnova k nova, au ricxa k malricxa. Kwamikagami (diskuto) 11:03, 4 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Se "tri isotopoj de aluminio" estas "tri aluminioj" tiam ni havas nur 3 difinojn. Taylor 49 (diskuto) 11:05, 4 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Eble, sed cxu vi dirus ke 'Francioj' estas alia difino al 'Francio', cxar unu el la Francioj ne estas la tuto de Francio? Au oni povus spekulativi pri la karbonoj en paralelaj universoj, kaj diri ke ili estus la sama au ne. La elementaj vortoj ne estas neeblaj havi plurnombron ecx por la generala difino, tiu nur estus tre rara. Kwamikagami (diskuto) 11:12, 4 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

"tri hidrogenoj" kiel "tri atomoj de hidrogeno" estas iomete saĝa uzo. "tri Francujoj" aŭ "tri neonoj en tri universoj" estas stultaĵo. Ĉesu elpensi problemojn. Taylor 49 (diskuto) 11:50, 4 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Hodiau estas du Koreioj. Cxu tio estas stultajxo? Ankau la Arabioj. Fizikistoj fojfoje pripensas la naturajn 'legxojn' de paralelaj universoj. Eble tio ja estas stultajxo -- sed stultajxo au ne, gxi estas lingva uzo. Lingvo estas kion oni diras, ne tio kio estas sagxa. La problemo estas dirinte ion en la difino kio ne estas vera. Kwamikagami (diskuto) 19:04, 4 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Vere. Du Koreioj, du Germanlandoj, du Amerikoj, sed ne du Svedlandoj, ne du Afrikoj. Multaj naturaj leĝoj eblas eĉ sen paralelaj universoj. Taylor 49 (diskuto) 22:30, 5 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Cxu vi vere opinias, ke autoroj ne rajtas verki fikcion, en kiu milito kreas du Svedlandojn? Au konsideru la Vikipedian artikolon 'Afriko', kie oni skribis, 'La karavana komerco kaj la islama etendo helpis la komencon de novaj rilatoj inter la "du Afrikoj".' Kwamikagami (diskuto) 22:48, 5 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Aŭtoroj rajtas skribi ion ajn. Sed ĝisnune oni apenaŭ parolis aŭ havis kialon paroli pri "du Svedlandoj", malsame al "du Koreoj". Taylor 49 (diskuto) 10:37, 17 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Kompreneble, sed tio estas alia afero ol diri ke oni ne povas diri "du Svedlandoj" en Esperanto. Kwamikagami (diskuto) 10:51, 17 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Bonvole ĉesu forigi prononcon kaj ĉesu aldoni na "sic" en la prononcon. Se ĝi estas erara aŭ nesufiĉa, tiam simple ĝustigu. Taylor 49 (diskuto) 10:37, 17 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Nu, kial vi forigis prononcon? Kwamikagami (diskuto) 10:48, 17 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Cxu vi vere opinias, ke estas utile al ni informi, ke la prononcoj de 'hundo' estas 'hundo', de 'kato' estas 'kato', de 'arbo' estas 'arbo'? Mi ne komprenas la kialon de tio. Oni ne dirus, ke la signifo de 'hundo' estas 'hundo'. Kwamikagami (diskuto) 10:56, 17 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

(ILERA) radiofonia nomo de la litero a-z , fasonita por klareco dum bruplena komunikado "Listo"

Saluton, bonvolu fari liston --Peter Berbe (diskuto) 13:06, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Ja do, jen {{radiofoniaj liternomoj}}. Kwamikagami (diskuto) 19:48, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Amasa kreado de alidirektiloj

Bonvole ĉesu amase krei alirirektojn pri radikoj. geologo geolog' geolog- Antaŭ plua amasŝanĝegado ni interkosentu pri la apsirinda strukturo. Taylor 49 (diskuto) 04:40, 22 nov. 2019 (UTC)[Respondi]