Diskuto:volapukaĵo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivortaro

Karaj kontribuantoj, bonvolu atenti:

  • En la kampo "Etimologio", oni uzas "el" por "venas el" (alia lingvo); "de" por "derivas de" (respondaj vortoj). Por la vorto "volapukaĵo" oni ja uzu "de", ĉar la vorto estas derivita de la radiko volapuk (kies bazformo estas volapuko) plus la afiksojn kaj o. Do la etimologio estas propre esperanta (rilate al la tuja deveno, kompreneble). Oni povas eĉ suprimi tion, ke la etimologio estas propre esperanta, sed ne ĝustas diri, ke la vorto devenas de "volapuko" (kunmetita vorto), ĉar ĝi devenas de la radiko volapuk (simpla vorto, elemento de Esperanto). Tial mi ŝanĝos la ĵusan kontribuon (de 2008-03-08).
  • Sube de la sekcio "Substantivo" (tiuokaze, ĉar povas estis "Adjektivo", "Adverbo" ktp.) oni metas la eblan silaban dividadon de vorto, ne la pretendan prononcon. Por tiu jam ekzistas propra sekcio, "Prononco". Bonvole vidi "vorto" por kompreni. Ni diras "eblan silaban dividadon", ĉar ne ekzistas zamenhofa regulo por tio, do oni emas sekvi la "dividado per vokalo", pro tio, ke ĉiu vokalo markas ian akcenton en vorto. Tial mi reŝanĝos la ĵusan kontribuon.
  • Pri la fraz-ekzemplo, la antaŭa (antaŭ ol 2008-03-08) ekzemplo estas klasika frazo por prezenti la vorto "volapukaĵo". La Esperanto de la nuntempa (2008-03-08) ekzemplo fuŝas. Mi do ankaŭ reŝanĝos tion.
  • Pri la sekcio "Specialaj ligiloj", ĝi servas por prenzenti ligilon en Vikipedio, en ReVo kaj eble en aliaj vortaroj. La sekcio "Eksteraj ligiloj" (ĉiam en pluralo!) prezentas alitipajn, ĝeneralajn ligilojn.

Dankon por la kontribuado! -- Fernando Maia Jr. 04:21, 9. Mar 2008 (UTC)

Mankis kelkaj rimarkoj:

  • Oni ĉiam igu interligilo la vorton servantan kiel etimologia referenco (tiuokaze Volapük), eĉ kiam tiu vorto - ankoraŭ! - ne ekzistas en Vikivortaro.
  • Antaŭ ol kelkaj difinoj oni kutime montras pri kio temas la difinon: ĉu figura senco, ĉu evitinda uzo, ĉu malofta okazo, ĉu faka kompreno ktp. Tiuokaze, volapukaĵo temas pri esperanta slango, ne pli ol tio. Litere volapukaĵo estas konkreta, sentebla io (ĉia ajn) rilata al volapuko, ne ia ajn stranga, malkomprenebla aĵo. Mi tamen ŝanĝis la antaŭan parentezon (slango) al alia pli kutima (figure).

Sen pli, Fernando Maia Jr. 04:42, 9. Mar 2008 (UTC)