Diskuto:down the road, not across the street

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivortaro

Antaŭjuĝo kaj bona lingvo[redakti]

Kara Taylor 49!

Pri ĉi tiu ŝanĝo: dankon pro tio, pli bone vikivortarigi la kapvorton. Jen komentaro:

[1] Fakte ĝi estas la taŭga metodo, ĉar ĝi ja mortigas. En la resumo, vi humore skribis "I prefer nuclear suicide weapons :-D", per kio mi komprenas, ke vi per tiu ŝanĝo provas moraligi pri la tekniko memmortigi. En vortarfararto tiaj antaŭjuĝoj estas kelkfoje neeviteblaj, sed nia devo estas eviti ilin kiel eble plej ofte. Per "la tekniko memmortigi" ni ne diras, ke tio estas bona aŭ malbona; ni nur montras fakton.
[2] "Suicida" ne estas nepre anstataŭenda de "memmortiga": ambaŭ troviĝas en la PIV. Kial paroli latine anstataŭ Esperante (ĉi-kaze eĉ per la sama nombro da silaboj)?

Bonvolu do konsideri tion kaj plu prilaboru vian redaktaĵon. Mi ne rekte malfaris la ŝanĝojn en tiu parto ĉar mi scias, ke mia opinio estas subjektiva kaj ne volas altrudi mian pensmanieron. Kunsento kaj ekvilibro estas gravaj en nia ĉi-tiea laboro.

Amike,-- Pablo Escobar 16:22, 6 jan. 2018 (UTC)[Respondi]