Aldono-Diskuto:Vortaro angla-Esperanto y

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivortaro

Vortaro angla-Esperanta y[redakti]

Iu sennomulo informis min, post kiam mi estis kreinta la unuan kapvorton sub la litero Y: "Mi petas forigi ĉi tiun vorton Vortaro angla-Esperanta y, ĉar vortaroj estas aŭtomate kreitaj per kategorioj (vidu ĉi tie). Se vi ne konsentas, bonvolu klarigi tion en diskut-paĝo. Alikaze, la paĝo estos forigita en unu semajno. Se certe la paĝo ne respondas al la regularo pri rapidaj forigoj, aŭ se vi volas korekti ĝin, bonvolu forigi ĉi tiun sciigon de la paĝo." Mi bedaŭras, ke mi ne sciis pri la oficiala maniero kiel flegi tiujn paĝojn, des pli, ĉar mi lastatempe enmetis kelkaj etajn korektojn kaj aldonaĵojn aliloke en la vortaro (ekz-e sub litero Ä). Se la administrantaro de Vikivortaro ne volas, ke iu prilaboru la paĝon rekte, estus eble bone protekti la paĝojn kontraŭ ŝanĝoj. Mi ne havas ideon kiel mi estus sciinta, ke tiu vikivortaro funkcias alie ol ĉiu alia Vikipedieca sistemo. Se estas redakto-butono, oni uzos ĝin. Mi ankaŭ klakis al la prezentita ligilo sub vidu ĉi tie, sed trovis nur logan diskuton, ne regularon. Post legado de kelkaj frazoj, kiuj miaimprese ne rilatis al nia temo, mi ĉesis legi. Mi opinias, ke mi bonigis la enhavon de la vortaro kaj volonte kunlaboros laŭregule, se la "oficiala" maniero fari tion ne estas pli tempbezona ol la rekta redaktado, kiun mi faris. Bv. informi min, kiel oni "oficiale" kunlaboras, kaj malfari la redakto-butonon, se ties uzo estas malpermesita. Bel Air --193.30.140.138 14:40, 30. Nov 2009 (UTC)